El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Kontraŭjapana Rezistmilito (III)

| 2014-03-04
Bookmark and Share

    En oktobro de 1940 Kuomintango levis la duan kontraŭkomunistan tajdon. Ĝia milita komisiono arbitre ordonis la Okavojan kaj Novan Kvaran Armeojn garnizonantajn sude de la Flava Rivero retiriĝi norden de la rivero en unu monato kaj plue reduktiĝi de 500,000 ĝis 100,000 homoj. Por eviti la splitiĝon de la Kontraŭjapana Unuecfronto KPĈ konsentis tiri parton de la Nova Kvara Armeo norden de Jangzi-rivero. La 5-an de januaro de 1941 Ye Ting kaj Xiang Ying komandis pli ol 9,000 armeanojn de la armestabo moviĝi norden trans Jangzi-riveron. La 7-an de januaro kiam la trupo de la Nova Kvara Armeo atingis la regionon Maolin de Jingxian-gubernio de Anhui-provinco, ili estis surprizatakitaj de la embuskantaj kuomintangaj trupoj kun pli ol 80,000 soldatoj. La komandantoj kaj batalantoj de la Nova Kvara Armeo faris akran batalon kontraŭ la kuomintangaj trupoj sep diurnojn kaj fine, kaŭze de malsupereco de la fortoj kaj elkonsumiĝo de municio kaj provianto, plejparto de ili heroe oferis sian vivon, kaj nur ĉ. mil homoj rompis la sieĝon. La armeestro Ye Ting estis kaptita. Tio estis la mondskua "Evento de Suda Anhui". La 20-an de januaro, tuj post la evento la Revolucia Milita Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ donis ordonon denove organizi la Novan Kvaran Armeon, nomumante Chen Yi kiel ĝian agantan armeestron por daŭre gvidi la 90,000-personan armeon en rezistado ambaŭborde de Jangzi-rivero. Samtempe la proparolanto de KPĈ malkaŝis la kontraŭkomunistan intrigon de Kuomintango kaj postulis puni la ĉefajn krimulojn. Forte rebatita de KPĈ kaj premata de la en- kaj eksterlanda publika opinio, Ĉiang Kajŝeki devigite faris garantion en la kunveno de la Nacia Politika Konsilantaro kunvokita en marto, ke "estonte neniam estos militagado celanta ĉirkaŭekstermi la Komunistan Partion".

 


Skiza mapo de la kontraŭjapanaj bazlokoj en la postfronto de la malamiko (1937-1940)

 

    La konstanta kresko de la fortoj de la Okavoja kaj Nova Kvara Armeoj kaj konstanta ekspansio de la kontraŭjapanaj bazlokoj ege maltrankviligis Ĉiang Kajŝek, kaj tiu ĉi faris en 1943 trian kontraŭkomunistan tajdon. Ĉiang ordonis centmilojn da armeanoj ĉirkaŭi la Shaanxi-Gansu-Ningxia-an Limregionon, por "fulme surprizi Yan'an", "neniigi la limregionon kaj venki la Komunistan Partion". En tia situacio la armeo kaj popolo de la limregiono aktive preparis sin al batalo, kaj samtempe ĉiuj demokratiaj partioj kaj la tutlanda popolo tutforte oponis kontraŭ la fiago de Kuomintango, Ĉiang Kajŝek malvolonte ĉesis en sia tria agado kontraŭkomunista.

 

    Kontraŭbalaa batalo de la armeo kaj popolo en liberigitaj regionoj

 

    Komence de la kvara jardeko, por fari novan militan aventuron en la pacifika regiono, la japanaj imperiistoj decidis fari nordan Ĉinion la bazo de sia armeo, tial ĝi koncentris pli ol 60% de siaj trupoj agresantaj Ĉinion por fari grandskalan "balaadon" al ĉiuj kontraŭjapanaj bazlokoj. De 1941 ĝis 1942, en norda Ĉinio la japanaj agresantoj faris multfojajn balaadojn per 830,000 armeanoj, inter kiuj estis 174 fojoj da balaado, kies partoprenantaj japanoj superis mil. Kien la japanaj trupoj atingis, tie ili praktikis la politikon "ĉion bruligi, ĉiujn mortigi kaj ĉion forrabi".

 

    En septembro de 1941, Jasuĝi Okamura, komandoro de la Ekspediciaj Fortoj en norda Ĉinio, persone komandis pli ol 100,000 armeanojn en grandskala "balaado" al la Shanxi-Chahar-Hebei-a Limregiono laŭ 13 vojoj. Subtenate de la partizanoj kaj milicanoj, la ĉefaj fortoj de la Okavoja Armeo entreprenis efikan geriladon kaj post heroa tri-monata batalo mortigis pli ol 8,000 japanojn kaj puparmeanojn. En majo de 1942, 50,000 japanoj sub komando de Jasuĝi Okamura faris refojan ĉiuflankan "balaadon" al la bazloko de Centra Hebei. Kune kun la lokaj partizanoj kaj milicanoj, parto de la Okavoja Armeo neflekseble militis du monatojn, mortigis pli ol 8,000 japanojn, inkluzive ilian brigadestron Saga Moto. Same fiaskis la japanaj agresantoj en sia balaado kontraŭ aliaj liberigitaj regionoj. Tial la armeo kaj popolo de la kontraŭjapanaj bazlokoj per siaj venkoj ŝanĝis la seriozan malfavoran situacion de la batalejo en la postfronto de la malamiko kaj multe helpis la kreskadon de la popolaj fortoj en la liberigitaj regionoj.

 

    Ĉiuflanka ofensivo kaj la fina venko

 

    En 1944 la armeo kaj popolo de la bazlokoj en la postfronto de la malamiko komencis sian partan ofensivon. En tiu jaro la Okavoja kaj Nova Kvara Armeoj kaj Sudĉinia Kontraŭjapana Taĉmento faris pli ol 20,000 batalojn, en kiuj ili mortigis kaj vundis pli ol 260,000 japanajn kaj pupajn armeanojn, reprenis 16 guberniajn urbojn, liberigis la areon de pli ol 80,000 kvadrataj kilometroj kaj emancipis pli ol 12,000,000 samlandanojn. Dume en la regionoj regataj de Kuomintango la popolo leviĝis kontraŭ la aŭtokrata regado de Kuomintango, kontraŭ la enlanda milito kaj por demokratio, kio efike helpis la batalon de la popolo en la postfronto de la malamiko.

 

    Por la fina venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito KPĈ kunvokis sian Sepan Tutlandan Kongreson en aprilo de 1945 en Yan'an, kiu alvokis senhezite mobilizi la amasojn, pligrandigi la popolajn fortojn por venki la japanajn agresantojn kaj starigi novan Ĉinion. En majo de la sama jaro la armeoj kaj popolanoj en ĉiuj bazlokoj kondukis grandskalan someran ofensivon. La 8-an de aŭgusto, post kiam Sovetunio gajnis venkon super la germanaj agresantoj, ĝi deklaris militon kontraŭ Japanio kaj ekspedis siajn trupojn al nordorienta Ĉinio laŭ tri vojoj. Tio markis, ke la Kontraŭjapana Rezistmilito de Ĉinio eniris la lastan periodon.

 

    La 9-an de aŭgusto Mao Zedong publikigis artikolon, alvokante la armeon kaj popolon de la tuta lando al ofensivo kontraŭ la japanaj agresantoj. La 10-an la Ĝenerala Stabo en Yan'an faris ultimaton al japanaj armeoj, ordonante ilin kapitulaci en difinita dato. La 11-an, kunagante kun la Ruĝa Armeo de Sovetunio, la Okavoja kaj Nova Kvara Armeoj kaj ĉiuj aliaj armeoj gvidataj de KPĈ komencis grandskalan ofensivon al la japanaj agresantoj sur ĉiuj batalkampoj en norda, centra, kaj suda Ĉinio. kaj gajnis brilajn sukcesojn. La 14-an de la sama monato la japanaj armeoj deklaris senkondiĉan kapitulacon. Jen finiĝis la ok-jara malfacilega kaj kantinda Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo. La ĉina historio eniris en novan periodon.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments