Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Okazis gazetara konferenco de la 2-a Sesio de la 12-a TPK

| 2014-03-05
Bookmark and Share


Sur la podio de la gazetara konferenco de la 2-a Sesio de la 12-a TPK

 


Dum la gazetara konferenco de la 2-a Sesio de la 12-a TPK 

 

    Je la 11-a horo de la 4-a de marto okazis en la Popola Halo de Pekino la gazetara konferenco de la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popopla Kongreso. 

 


Respondas s-ino Fu Ying, proparolanto de la 2-a Sesio de la 12-a TPK. 

 

    S-ino Fu Ying, proparolanto de la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popopla Kongreso, konigis la tagordon de la sesio. La ĉifoja kongreso inaŭguriĝos en la 5-a de marto kaj fermiĝos en la 13-a de la sama monato. La sesio aŭskultos kaj ekzamenos la laborraportojn de la registaro, de la Konstanta Komitato de TPK, de la Plejsupera Popola Juĝejo kaj de la Plejsupera Popola Prokurorejo. La sesio ekzamenos ankaŭ la raportojn pri planoj kaj pri buĝetoj por la kuranta jaro, akceptos peton de membroj de la komitato, kiuj rezignos sian postenon pro ŝanĝiĝo de la laboro. 

 

    Okazos ĉ. 20 gazetaraj konferencoj kaj intervjuoj de raportistoj. Ĉefaj gvidantoj de gravaj ministerioj respondos demandojn pri la internacia situacio, diplomatia politiko, enprofundigo de la reformado, ekonomia disvolviĝo kaj popola vivo. Post fermiĝo de la kongreso, ĉefministro Li Keqiang respondos demandojn.

 

    S-ino Fu Ying respondis demandojn de raportistoj pri la reformado, medi-protektado, loĝdomo, elektado en Hongkongo, laboro de TPK kaj leĝo kontraŭ familia perforto.

 


Demandas raportisto el CNTV. 

 


Demandas raportisto el la Kolumbia Elsenda Sistemo de Usono. 

 


Demandas raportisto el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo. 

 


Demandas raportisto el Markolaj Tempoj de Singapuro. 

 


Demandas raportisto el la hongkonga televida stacio.  

 

    Pri la terorista atako okazinta en Kunming, ŝi diris, ke la registaro serioze kondamnas la mortigintojn pro ilia bruta agado, esprimas kondolencon al la viktimoj kaj iliaj familianoj. Oni preĝas, ke la vunditoj resaniĝu baldaŭ, kaj donas la plej altan respekton al la policanoj kaj al la homoj, kiuj kuraĝe batalis kontraŭ la mortigintoj. La terorismo estas senlandlima, kaj Ĉinio esperas, ke la internacia socio povos kompreni kaj kunlabori kun Ĉinio dum la batalo kontraŭ la terorismo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments