Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Ĉinoj esperas dividi pli da dividendoj de la reformado

| 2014-03-05
Bookmark and Share


Li Keqiang en la seminario de la Centra Komitato de KPĈ 

 

    La Decido pri Ĉefaj Demandoj Koncernaj al Ampleksa Profundigo de la Reformado publikigita en la 3a Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio detale prezentas la reformadon en naskado, edukado, dungado kaj entreprenado, enspezo-distribuado, sistemo pri socia sekureco, medicino kaj sanservo ktp. Rimedoj de la reformado ŝajnas nerekte rilataj al enspez-altigo de ordinaruloj, tamen en baldaŭa estonteco ili profunde ŝanĝos la vivon de ĉiuj homoj: de naskiĝo ĝis morto, de vizito al lernejo ĝis dungiĝo kaj ĝis nasko, de digno ĝis rajtoj.

 

    Tamen rilate al la popola vivteno, la plej grava kaj malfacile solvebla problemo restas la reformado de la enspezo-distribua sistemo, t. e. protekti labor-enspezojn, realigi sinkronan kreskon de labor-pago kaj labor-produktiveco, altigi la procenton de labor-pago en la primara distribuado, kaj fine realigi oliv-forman distribuadon. Reformado de enspezo-distribuado estas ne nur demando koncerna al la popola vivteno, sed ankaŭ tiu pri la socia justeco, ĉar tio koncernas al la vivo de ĉiuj homoj kaj al la socia stabileco.

 

    Lastatempe la retpaĝaro Popolo lanĉis enketon pri 21 fokusaj demandoj de la du sesioj. 95.10% da retanoj "malkontentis" aŭ "tre malkontentis" pri siaj enspezoj. Rilate al solvendaj problemoj pri enspezo-distribuo, 33.74% da retanoj elektis la problemon "granda diferenco de enspezoj inter malsamaj profesioj", kaj 20.19% da retanoj opiniis "enspezoj de laboristoj okupas malgrandan porcion en la distribuado de la nacia ekonomio". Enspezo-distribuado estas enlistigita kiel la kvara plej atentata demando.

 

    Ĉinio estas kapabla altigi bonstaton de ordinaruloj, ĉar ĝi jam estas la dua plej ekonomio-granda lando en la mondo. Tamen simpla plibonigo ne povas tute kontentigi ordinarulojn. Plibonigo de la popola vivteno dependas de pli profunda reformado. Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke "reformado estas la plej granda movforto kaj la plej granda dividendo. Oni devas persisti en tio, ke la popolo profitu de la reformado." Antaŭenigo de la reformado de enspezo-distribuado certe renkontos grandan baron kaj nepre vekos grandan subtenon de la popolo.

 

    La popola vivteno delonge estas politiko, kaj ordinaruloj esperas, ke oni povos partopreni en pli da dividendoj de la reformado post la ĉijara du sesioj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments