El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okcidentaj landoj intencas izoli Rusion

| 2014-03-05
Bookmark and Share


Kanada ĉefministro Stephen Harper 

 


Soldatoj al la milita tendaro de Ukrainio  

 

    Lastatempe, Rusio uzis armitajn fortojn al Krimeo de Ukrainio. Pro tio Usono kaj Eŭropo faris kontraŭadon al Rusio, kaj deklaris ke ili ne ĉeestos la preparan kunvenon de la pinta konferenco G8 okazontan junie en Soĉio de Rusio, kaj promesis subteni Ukrainion. Usona ŝtata sekretario John Forbes Kerry diris, ke Usono eble eksterigos Rusion el G8 kaj ekonomie izolos ĝin.

 

    Ankaŭ kanada ĉefministro Stephen Harper postulas, ke Rusio retiru siajn trupojn el Ukrainio. Antaŭ tio en la 1-a de tiu ĉi monato, Kanado jam revenigis sian ambasadoron el Rusio.

 

    Aliaj landoj en G8, inkluzive de Britio, Francio, Germanio, Italio, Japanio kaj Usono, planas helpi al Ukrainio solvi la problemojn de ekonomio, leĝo kaj kontraŭkorupteco en la lando.

 

    Eksteraferaj ministroj de Germanio kaj Belgio esprimis, ke ili oponas kontraŭ eksterigo de Rusio el G8, ĉar la lasta estas la sola formo de dialogo inter okcidentaj landoj kaj Rusio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments