El Popola Ĉinio>头条新闻>

Yu Zhengsheng: plifortigi la agadon kontraŭ nebul-hazo estas grava punkto de regado de aerpoluado

| 2014-03-05
Bookmark and Share


Yu Zhengsheng, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la 12-a ĈPPIK, en farado de la laborraporto 

 


En la inaŭgura ceremonio de la 2-a Sesio de la 12-a ĈPPIK  

 

    La 3-an de marto inaŭguriĝis la 2-a Sesio de la 12-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) en la Popola Halo de Pekino. En la inaŭguro Yu Zhengsheng, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la 12-a ĈPPIK, faris laborraporton de la komitato. Li diris, ke la komitato ege zorgas la konstruadon pri ekologia civilizacio, la komitatanoj donis konkretajn proponojn pri plifortigo de la agado kontraŭ nebul-hazo, tio estas grava punkto de regado de aerpoluado.

 

    Li diris, ke la komitato okazigis la kunvenon specialan por diskuti pri la rilata politiko laŭ la ĉeftemo pri "plenforte antaŭenpuŝi la konstruadon de ekologia civilizacio", la membroj de ĈPPIK aktive prezentis siajn proponojn pri la koncernaj aferoj por optimumigi la ekspluadon de land-tera spaco, krei favoran ekologian medion, ekonomie kaj intensive utiligi resursojn, plifortigi la garantion en leĝa kaj sistema kampoj,doni pozitivajn sugestojn kaj tiel plu.

 

    Ekzemple, ili proponis, ke oni taŭge planu la malmult-karbonan evoluadon de la jaro 2020 ĝis la jaro 2050, reale faru la regadon de aerpoluado, precipe de nebul-hazo, forte tenu la ekvilibron inter ekologio, homvivo kaj ekonomio, profit-pliige kaj malbon-evite antaŭenpuŝu la regadon de dezertiĝo, kiel eble plej frue publikigu la leĝon kontraŭ tera poluado, praktiku gravan reboniĝan konstruadon kiel modelon…

 

    Li emfazis, ke la menciitaj laboroj spegulas la realismon kaj malkaŝemon de la komitatanoj en antaŭenpuŝo de la konstruado de la bela Ĉinio el malsamaj flankoj.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments