Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

La ĉeestantoj de la 2-a Sesio de la 12-a ĈPPIK per silento funebris pri la mortintoj dum la terorisma evento en Kunming

| 2014-03-05
Bookmark and Share


La ĉeestantoj de la 2-a Sesio de la 12-a ĈPPIK silente funebras pri la viktimoj de la terorisma evento en Kunming.  

 

    Je la 15-a horo de la 3-a de marto, la 2-a Sesio de la 12-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) inaŭguriĝis en la Popola Halo de Pekino. La sesio riproĉis la terorisman eventon okazintan en Kunming la 1-an de marto. La ĉeestantoj de la sesio stariĝis kaj per silento funebris pri la mortintoj dum la evento.

 

    Du Qinglin, prezidanto de la sesio kaj vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, diris ke vespere de la 1-a de marto okazis en Kunming serioza terorisma evento, kio kaŭzis grandegan perdon al la sekureco de vivoj kaj posedaĵoj de popolanoj. La Tutlanda Komitato de ĈPPIK firme subtenas la rimedojn prenitajn de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro, kaj esprimas fortan riproĉon al la teroristoj, kiuj faris la eventon. La Tutlanda Komitato de ĈPPIK subtenas justicajn instituciojn severe bati laŭleĝe diversajn perfortajn atakojn kaj aliajn kriminalajn agadojn, kaj esprimas profundan kondolencon al la viktimoj dum la evento.

 

    La ŝtatgvidantoj de Ĉinio ĉeestantaj la sesion kaj 2 172 membroj de ĈPPIK stariĝis kaj per silento funebris pri la mortintoj en la evento.

 

    Ĝis tagmezo de la 3-a de marto la terorisma atako en Kunming kaŭzis morton de 29 homoj kaj vundiĝon de 143 homoj. La atestoj pruvis, ke la serioza terorisma evento estis farita de la secesia forto en Xinjiang.

 

    En la lastaj tagoj diversaj rondoj de Ĉinio kaj la internacia socio riproĉas la teroristojn kaj esprimis kondolencon al la mortintoj de la evento.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments