El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Dua Sud-Azia Seminario en Lahoro, Pakistano

| 2014-03-05
Bookmark and Share

    25a de februaro: la 1-a tago

 

    Hodiaŭ komenciĝis la Dua Sud-Azia Seminario de Esperanto ĉe Soff Ice Hall en Lahoro, Pakistano. Laŭ la tagaj programeroj, unue ni kunsidis pri la temo de la seminario kaj diskutis kiel maniere ni sukcesigu la seminarion kunlaborante kun unu la alian. Do, ni finis la kunsidon kun la temo de la seminario "Amikeco, Frateco kaj Kunlaboro inter Sudaziaj Landoj pere de Esperanto".

 

 

    Post kunsido, ni havis matenmanĝan paŭzon je la 10a horo. Post matenmanĝo, kursoj komenciĝis. S-roj Bharat Kumar Ghimire kaj Adeel Mahmood Butt gvidis la kursojn al komencantoj, kaj komencantoj montris siajn tutinteresojn dum la kursoj kaj rapide kaptis la punktojn de Esperanto.

 

    Post kursoj kaj registrado, venis la tempo de tagmanĝo, kiu daŭris ĝis la 14a horo.

 

    Denove kursoj kaj prelegoj. Ĉifoje prof. s-ro So Gilsu el Koreio gvidis la kurson kaj prelegis, kaj s-roj prof. Saeed Ahmad kaj Adeel Mahmood Butt helpis en tradukoj dum la prelegoj, kaj ĉiuj partoprenantoj ĝojis, kaj tutkomprene sentis la esencon de esperanteco.

 

    S-ro So Gilsu tre inteligente, saĝe kaj sperte prelegis. Li montris al ni la valoron de Esperanto en la mondo en la nuna tempo, kaj donis kelkajn ekzemplojn, kiel maniere li aktivigis sin en la esperanta movado. Ĉiuj ĉeestantoj atente aŭskultis lin.

 

    Post prelego de So Gilsu, komenciĝis la Interkona Vespero. Fine fakkunsido okazis. En la kunsido komitatanoj donis siajn ideojn pri la sekva tago. Kun vespermmanĝo finiĝis la taga programero.

 

 

 

    26a de februaro: la 2a tago

 

    En la 26a de februaro, estis la tago de malfermo de seminario kun prelegoj, kursoj kaj diskutado.

 

    Antaŭ la malfermo estis aranĝitaj la kursoj, gviditaj de s-roj Bharat K. Ghimire kaj Adeel M. Butt. La kursoj daŭris ĝis la 13a horo. Post tagmanĝo komenciĝis la malferma ceremonio de la seminario kun la himno "Espero". S-roj So Gilsu, prof. Saeed Ahmad, Bharat Ghimire kaj Shabbir Sial bonvenigis ĉiujn partoprenantojn de la seminario kaj poste s-ro Adeel M. Butt legis kun traduko bondezirajn mesaĝojn de s-ro Lee Jung Kee, s-ro Inumaru, s-ro Chimedtseren, s-ino Grosjean, s-ro Renato Corsetti, s-ro Henri Masson, s-ro Michael Boris Mandirola kaj aliaj, kies nomoj ne estas menciitaj ĉi tie.

 

    Post legado de bondeziraj mesaĝoj, ni memoris s-ron Muztar Abbasi, kiu estis patro de Pakistana Esperanto-movado, kaj ni ĉiuj silentiĝis por unu minuto honorigi lin.

 

    Poste s-ro Saeed Ahmad prelegis pri la seminaria temo "Amikeco, Frateco kaj Kunlaboro inter Sud-aziaj Landoj". Li tre inteligente prelegis kun valoraj ekzemploj el panĝaba sufiisma ordo sub la esperantismo. Post prelego okazis la komitata kunveno pri la sekva tago. Ni kune vespermanĝis kaj la dua tago finiĝis.

 

 

    27a de februaro: la 3a tago

 

    Matenmanĝo komenciĝis je la 10a horo, kaj kursoj estis gviditaj de s-ro Adeel M. Butt seminarieje ĝis la 13 horo. S-ro So Gilsu, prof. Saeed kaj s-ro Bharat prelegis pri Esperanto en la centro de pakistanaj studoj de la Universitato de Panĝabo, kie ankaŭ ĉeestas s-ro Shabbir Sial (Prezidanto de la Pakistana Esperanto-Asocio). Post la tagmanĝo ni havis parolan ekzamenon. 15 komencantoj ĉeestis en la parola ekzameno kaj ni havis ege belan vesperon. Oni prezentis poemojn, kantojn, ŝercojn, kaj fine ni distribuis la atestilojn al ĉeestintoj.

 

 

    28a de februaro: la 4a tago

 

    Ses el seminarianoj ekskursis al la antikva kaj historia urbo Harapo, kiu estis la regno de Induso-civilizacio inter 2600 kaj 1800 a.K. Tutan tagon ni ekskursis, kaj ni ege ĝojis pri la ekskurso. Dum la vojaĝo al Harapo s-ro So Gilsu malkovris kelkajn interesajn punktojn pri la Induso-civilizacio, kiun ni la unuan fojon sciis ĉar antaŭe ni neniam pensis pri tio. Je la 20a horo ni revenis, kaj je la 21a horo oni fermis la seminarion post la diskutado. S-ro Zeiter Perera atingis en la lasta tago de la seminario, kaj oni bonvenigis lin. Li ĉeestis en la ferma ceremonio, kaj prelegis pri la srilanka movado kaj gratulis landan asocion por okazigi la 2an seminarion.

 

    Entute 35 personoj daŭre partoprenis en la seminario, 2 el Koreio, 2 el Nepalo, 1 el Srilanko kaj aliaj estis pakistananoj. Krom en la seminario, oni daŭris la kursojn en diversaj akademioj, kie partoprenas pli ol cent studentoj dum la seminariaj tagoj.

 

(el Adeel M. Butt)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments