El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Japanio devas per dialogo regi malkonsenton

| 2014-03-06
Bookmark and Share


Respondas en la gazetara konferenco Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio.  

 

    Antaŭe Kishida Fumio, japana ministro pri eksteraj aferoj, esprimis, ke Japanio kaj Ĉinio devas konstrui surmaran komunikadan sistemon. La 3-an de marto, diris Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, ke la du landoj devas per dialogo regi malkonsenton. Ĉinio esperas, ke Japanio serioze respondos al Ĉinio kaj ĝuste rigardos la historion kaj la realon.

 

    Qin Gang diris, ke Ĉinio havas konsekvencan kaj klaran starpunkton kaj opinion pri Diaoyu-insulo kaj pri la Orienta Ĉina Maro. La ĉina flanko opinias, ke la du landoj devas per dialogo bone regi malkonsenton. Sed lastatempe Japanio ĉiam provokis disputon per la du problemoj kaj eĉ rifuzis havi sinceran interparolon kun Ĉinio. Tio estas la fundamenta kaŭzo de la nuna situacio en Diaoyu-insulo kaj la Orienta Ĉina Maro. Ĉinio esperas, ke Japanio serioze respondos, ĝuste rigardos la historion kaj la realon, faros efektivajn dialogon kaj diskuton.

 

    Alie, japana nacidefenda ministro Onodera Itsunori antaŭe diris, ke Japanio organizos soldatojn por preni Diaoyu-insulon kaj protekti kelkajn insulojn en sudokcidenta Ĉina Maro. Pri tio, Qin Gang diris, ke pro la historia problemo kaj japana negativa agado, la internacia socio devas doni gravan atenton al la agado de Japanio je la milita sekureco. Ĉinio esperas, ke Japanio aktive realigos sian promeson por la paca disvolviĝo, kaj kontribuos al la paco kaj stabileco de la regiono.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments