El Popola Ĉinio>头条新闻>

La uz-prezo de 4G malaltiĝos en Ĉinio

| 2014-03-07
Bookmark and Share


Miao Wei respondis en la 5-a de marto la demandojn de raportistoj.  

 


Xi Guohua diris en la 4-a de marto, ke la ĉina komunikada kompanio malaltigos la uz-prezon de 4G. 

 

    La 5-an de marto Miao Wei, ministro de la Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio de Ĉinio, kiu ĉeestis al la 1-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK), diris en la gazetara konferenco, ke nune la uz-prezo de 4G (la 4-a generacio de telekomuniko) estas tro alta kaj la ministerio provos ĝin malaltigi per konkurenco inter entreprenoj.

 

    Miao Wei diris, ke la alta uz-prezo de 4G estas plendita de la uzantoj en multaj lokoj, tio urĝas al la entreprenoj zorgi la resonon kaj esperon de popolanoj. Finfine oni malaltigos la koston per instigo al konkurenco.

 

    Antaŭ unu tago, Xi Guohua, membro de ĈPPIK kaj prezidanto de la komunikada kompanio China Mobile, faris parolon pri la plendoj de 4G-uzantoj en la unuafoja diskuto de la ekonomia fako. Li diris, ke la kompanio pluapaŝe malaltigos la prezon de la poŝtelefona uzado, inkl. de tiu de 4G. Kaj li diris ankaŭ, ke la kompanio daŭre klopodos por disvolvigi la ĉinan normon de 4G al eksterlanda merkato.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments