El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua sinjorino de Usono vizitos Ĉinion

| 2014-03-07
Bookmark and Share


Michelle Obama en la ĉinlingva kurso

 

    Michelle Obama, la unua sinjorino de Usono, planas fari viziton al Ĉinio kune kun siaj patrino kaj du filinoj en la 19-a de marto. Tio estas ŝia unua vizito al Ĉinio. Kaj antaŭ la vizito, ŝi iris al la ĉinlingva lernejo Yuying en Vaŝintono por lerni la ĉinan lingvon kiel elementa lernejano. En la lernejo ŝi volas ne nur lerni paroli ĉine, sed ankaŭ gustumi ĉinajn specialajn manĝaĵojn.

 

    La 4-an de marto, Michelle Obama venis al la ĉinlingva kurso por fari preparadon. Yuying estas la unua ĉinlingva lernejo en Vaŝintono. En tiu ĉi lernejo 95% da studantoj parolas angle, tamen la instruistoj donas ĉiujn kursojn per la ĉina lingvo.

 

    En la klaso de la 6-a lernjaro, Michelle Obama demandis al la studantoj, kiuj iam vizitis Ĉinion, kion oni devas prepari antaŭ ol viziti la landon. Ŝi ankaŭ lernis kelkajn ĉinlingvajn vortojn, ekzemple, "saluton", "ĝis revido", "dankon", kaj aliajn esprimojn ofte uzatajn en la ĉiutaga vivo. Iu studanto proponis al ŝi lerni "Kie estas la necesejo". Intertempe studantoj parolis al ŝi ankaŭ pri ĉinaj specialaj manĝaĵoj. Michelle Obama diris: "Mi ŝatas provi diversajn manĝaĵojn kaj tre volas gustumi specialajn manĝaĵojn de Ĉinio. Sed, ne diru tion al miaj filinoj!"

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments