El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 4-a Traktado pri Liberkomerca Regiono inter Ĉinio, Japanio kaj Koreio okazas en Seulo de Koreio 

| 2014-03-07
Bookmark and Share


La ĉefaj reprezentantoj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio 

 

    La 4-an de marto okazis en Seulo de Koreio la 4-a Traktado pri Liberkomerca Regiono inter Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Dum la ĉi-foja traktado, kiu finiĝos en la 7-a de marto laŭplane, oni diskutos pri la modelo pri malpliigo de la komerca imposto kaj pri aliaj temoj. Wang Shouwen, ĉefa reprezentanto de Ĉinio en la 4-a traktado kaj asistanto de ministro pri komerco, diris en la inaŭguro de la traktado, ke Ĉinio atendas, ke la ĉi-foja traktado havos praktikan progreson.

 

    En la jaro 2012 Ĉinio, Japanio kaj Koreio oficiale anoncis la lanĉon de traktado pri la liberkomerca regiono. Ĝis nun okazis tri traktadoj, dum kiuj reprezentantoj de la tri landoj diskutis pri la bazaj principoj kaj politikoj de la traktado, ĝiaj amplekso kaj maniero pri enlaso de varoj, kaj pri modelo de la traktado de var-komercado. La 4-a traktado tuŝos la modelon de malpliigo de la komerca imposto, manieron de malfermo de la serva komercado kaj investado, amplekson kaj kampon de interkonsento pri la libera komercado.

 

    En la inaŭguro de la traktado Woo Tae-hee, ĉefa reprezentanto de Koreio kaj estro de la Oficejo por Komerca Interŝanĝo sub la Ministerio de Komerco, Industrio kaj Energio de Koreio, diris, ke la starigo de la liberkomerca regiono inter Ĉinio, Japanio kaj Koreio fariĝos grava motoro de la regiona ekonomio. Li diris: "La ekonomia sumo de la tri landoj okupis 21% de la enlanda produkto-valoro de la tuta mondo kaj la liberkomerca regiono akcelos la kreskadon de ekonomio de la tri flankoj. Mi kredas, ke la interkonsento pri la liberkomerca regiono inter Koreio, Ĉinio kaj Japanio estas ĝusta disvolva direkto, kaj la liberkomerca regiono inter la tri landoj fariĝos mejlo-ŝtono de la ekonomia integriĝo en tiuj regionoj."

 

    Nagamine Yasumasa, ĉefa reprezentanto de Japanio kaj estro de la departemento por ekonomiaj aferoj sub la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Japanio, diris en la inaŭguro, ke Japanio rigardas la traktadon pri la liberkomerca regiono inter Ĉinio, Japanio kaj Koreio kiel gravan procezon por finfina realigo de libera komercado en la azia kaj pacifika regionoj. Li diris: "Japanio ĉiam rigardas la traktadon pri la liberkomerca regiono inter Ĉinio, Japanio kaj Koreio kiel gravan traktadon por realigi malfermon kaj integriĝon de la regiona ekonomio kaj por finfine realigi la interkonsenton pri libera komerco en la azia kaj pacifika regionoj."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments