Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Ge Jianxiong: ekvilibrigo de la deviga edukado garantios al la infanoj ne perdi ĉe la startlinio

| 2014-03-07
Bookmark and Share

de WANG YIN

 


Lernantoj de la dua klaso de la kvara lernjaro en la lernejo Feniksa Ĝardeno de Nankino, Jiangsu-provinco en sudorienta Ĉinio  

 

    La 3-an de marto Ge Jianxiong, membro de ĈPPIK kaj profesoro de la universitato Fudan, akceptis en la Pekina Hotelo la intervjuon de El Popola Ĉinio. Li diris: "Mi opinias, ke la plej grava afero de la ekukado de Ĉinio estas ekvilibrigi la devigan edukadon kaj konstrui la ĉinan devigan edukadon la unuaranga." Li diris, ke ĉinoj ofte diras, ke ne lasu la infanojn perdi ĉe la startlinio. Laǔ mi la startlinio fakte estas deviga ekukado, tio estas devo de la ŝtato por ke la infanoj el la malriĉaj familioj ĝuu la unuarangan devigan edukadon.

 

    Ge Jianxiong konigis, ke la elspezo de deviga edukado venas el la imposto-pagantoj, tamen pro diferencoj inter uzado de ĉi tiu mono kaj pro tiuj inter instruistaj fortoj de diversaj lernejoj, la lastaj havas malsamajn kondiĉojn, tial estiĝis la problemo pri neekvilibro de la deviga edukado en Ĉinio.

 

    Li diris, ke ĉinoj forte deziras sendi siajn infanojn al la plej bonaj lernejoj, kaj kontentas pri la lernejoj multe pli bonaj ol la ordinaraj lernejoj.Antaǔ la divido de lern-kvartalo, la lernantoj povis per siaj poentoj akiritaj en ekzamenoj eniri en la deziratan lernejon, sed post divido de lern-kvartalo la gepatroj, kiuj volas sendi siajn infanojn al plej bonaj lernejoj, havas neniun alian rimedon ol aĉeti aŭ lui apartamenton por loĝi en la loĝ-kvartalo, kie funkcias bonaj lernejoj. Tio sendube donas grandan ekonomian premon al la ordinaraj familioj. Laŭ Ge Jianxiong, ĉiuj infanoj rajtas ricevi samnivelan kaj samkvalitan edukadon en la periodo de deviga edukado.

 

    Ge Jianxion diris ankaŭ, ke por tiuj, kiuj havas bonajn vivkondiĉojn kaj deziras, ke la infanoj povu lerni pli da scioj kaj havi pli da kapabloj, la deviga edukado evidente ne povas kontentigi iliajn postulojn. "Por solvi tiujn problemojn, la registaro devas kuraĝigi disvolvon de neregistaraj kaj privataj lernejoj kaj tiun de trejnaj instancoj. La deviga edukado ne povas transformiĝi al entrepreno. Se oni bezonas lerni ion, kion oni ne instruas en la ordinaraj lernejoj aǔ se entreprenoj bezonas trejni siajn laborantojn, oni povas ricevi la bezonatan edukadon en sociaj edukaj organizoj funkciigitaj pere de neregistara kapitalo.

 

Redaktoro: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments