Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Ŝanĝiĝis la unu-infana politiko de Ĉinio

| 2014-03-07
Bookmark and Share


Registaraj propagandaj bildstrioj  

 

    En la fino de la pasinta jaro Ĉinio ŝanĝis sian politikon pri familia planado, ke paro da geedzoj, unu el kiuj estas sola infano en sia familio, rajtas naski la duan infanon. Ĝis la 11a de februaro la provincoj Zhejiang, Anhui kaj Jiangxi jam komencis plenumi la novan politikon pri familia planado, kaj aliaj provincoj tion faros sinsekve en la kuranta jaro. Profesoro Yuan Xin el la universitato Nankai rimarkigis, ke la nova politiko estas transira.

 

    Familia planado, baza ŝtata politiko

 

    Por regi la rapide kreskantan populacion en la fruaj 1970-aj jaroj Ĉinio komencis praktiki la politikon de familia planado. En la pasintaj pli ol 40 jaroj la politiko akiris grandan atingon, tamen ĝi ankaŭ renkontis problemojn, ekzemple tiujn pri pliiĝo de maljunuloj, rompiĝo de seksa ekvilibro, simpliĝo de familioj, ankoraŭ granda skalo de la populacio, severa premo de la populacio kaj resursoj ktp. Tio montras, ke Ĉinio ne havas la kondiĉon kaj spacon por libera naskado kaj devas sekvi plu la bazan politikon de familia planado en la nova periodo.

 

    La estonteca rolo de la politiko estas ŝanĝi la populacian strukturon post sukcesa regado de la populacio kaj akceli la longdaŭran kaj ekvilibran kreskon de la populacio. Makrokosme, ŝanĝi la rapidecon, kvanton, kvaliton, strukturon, distribuadon kaj migradon de la populacio en iu lando helpas akordiĝon de la populacio, ekonomio, socio, resurso kaj medio; mikrokosme, la nasko-politiko povas regi la nombron de infanoj en ĉiuj familioj por ekvilibrigi la ĝeneralan populacion.

 

    Novaj ŝanĝiĝoj

 


Profesoro Yuan Xin 

 

    La nova politiko estas rezulto de eta reguligo de la familia planado. Pro la nova politiko la jara nasko-kvanto kalkuliĝos al 18 milionoj, kaj tiel la nasko-procento pliproksimiĝos al anstataŭiga nivelo, kio favoros sanan disvolviĝon de la populacio kaj iom bonigos la strukturon de populacia aĝo. Unue, tuj pliiĝos la nombro de infanoj kaj junuloj; due, kreskos la laborfortoj; trie, mildiĝos la populacia maljuniĝo; kvare, ekvilibriĝos la seks-proporcio de nov-naskitoj; kvine, pliboniĝos la strukturo de familiaj generacioj.

 

    Estonteca politiko

 

    La celo de la ĉina nasko-politiko estas akceli la longtempan ekvilibran disvolviĝon de la populacio. Post promulgiĝo ĝi kelkfoje ŝanĝiĝis. En la 1970-aj jaroj oni adoptis elastan politikon; en la komenco de la 1980-aj jaroj oni plenumis rigidan politikon de "unu infano"; en la mezo de la 1980-aj jaroj estis la politiko pri "unu kaj duono" en la kamparo; kaj poste la politiko estis ŝanĝita tiel, ke paro da geedzoj, ambaŭ estas sola infano de sia familio, rajtas naski la duan infanon. La limigo iom post iom moderiĝis. Perspektive, la nuna politiko estas nur transira. Pro kontinua alĝustigo kaj plibonigo de la politiko pri familia planado, nepre venos la tempo, ke ĉiuj geedzoj rajtu havigi al si la duan infanon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments