Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

Li Yining: GDP ne povas signifi ĉion

| 2014-03-07
Bookmark and Share

de XU HAO

 


Li Yining 

 

    La 4-an de marto Li Yining, ĈPPIK-membro kaj direktoro de la fako pri sociaj sciencoj de la Pekina Universitato, ricevis intervjuon de amaskomunikiloj inkluzive de El Popola Ĉinio.

 

    Pri malkreskado de la ĉina makroekonomio li diris, ke GDP (la totala enlanda produkto-valoro) de Ĉinio certe estas grava, sed ĝi ne devas esti super ĉio, nek anstataŭi aliajn indicojn, oni devas havi ĝustan konon pri ĝi. Unue, oni devas zorgi la kvaliton de la ekonomia kresko, sed ne nur la kreskan rapidecon; due, oni nepre devas atenti detruon de la medio kaŭzitan dum produktado de GDP kaj ĝian regadon, se la resursoj pli kaj pli malmultiĝos kaj elĉerpiĝos kaj la medio pli kaj pli malboniĝos, certe tio ne konformas al la celo de GDP; trie, la kalkulaj manieroj de GDP estas ankoraŭ en disputado, kaj oni devas atenti, ke GDP estas nur ĝenerala celaĵo.

 

    Pri la problemo de superabunda produkto Li Yining diris, ke oni nepre devas atenti en jenaj kvar punktoj: unue, transformaj industrioj nepre devas esti novtipaj, estas tute sensence kaj eĉ malutile novigi tiujn eliminindajn industriojn; due, la industria transformiĝo devas kombini kun la industria kreivo, utiligi novan medion kaj novan koncepton por supreniri sur pli altan ŝtupon; trie, bone konsideri pri urbanizo, ĉar dum la konstruado de urbanizo oni devas solvi la endungiĝan aferon, kaj tio postulas la unuiĝon de abundaj industrioj, abundaj rilataj instalaĵoj kun la industriaj transformiĝoj por allogi multajn kapablulojn; kvare, kulturi lokajn fakulojn, ĉar certe estus netaŭge importi eĉ teknikistojn kaj simplajn laboristojn el aliaj lokoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments