La kresko de la totala enlanda produkto-valoro de Ĉinio en 2013 atingis 7.7%
La inaŭguro de la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) en Pekino
Li Keqiang faras laborraporton.
La 5-an de marto inaŭguriĝis la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) en la Popola Halo de Pekino. La sesio aŭskultis la raporton pri la laboroj de la ĉina registaro fare de la ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj ankaŭ ekzamenis la raportojn pri planoj kaj pri buĝetoj por la kuranta jaro.
Li Keqiang diris, ke la ĉina ekonomio iras stabile kaj bone. La totala enlanda produkto-valoro de Ĉinio en 2013 atingis 56 900 miliardojn da juanoj, kreskis je 7.7% kompare kun tiu en la pasinta jaro; la altiĝa indico de konsuma prezo de loĝantoj estas regita je ĉ. 2.6%; la registrita senlaboreco estas 4.1%; la novaj laborpostenoj estis liveritaj al 13.1 milionoj da homoj, tio kreis novan rekordon; la totala sumo de importo kaj eksporto superis 4000 miliardojn da usonaj dolaroj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng