Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Pan Qinglin: oni devas plifirmigi kaj protekti radikojn de la ĉina kulturo

| 2014-03-07
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de SU YIJUN

 


Pan Qinglin 

 


Pan Qinglin montras al raportistoj sian proponon.

 

    La 3-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la 2-a Sesio de la 12-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIP). Tiu-tage mi intervjuis Pan Qinglin, membron de ĈPPIP kaj vicprezidanton de la Tianjin-a Federacio de Transmaraj Ĉinoj. Li konigis al mi sian proponon pri " Starigo de sendependa komisiono por superrigardo de sekureco en nukleaj centraloj" kaj sian paroltekston kun la titolo "Kiel ajn disvolviĝos la socio, oni devas plifirmigi kaj protekti radikojn de la ĉina kulturo".

 

    Sekve de la rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio ankaŭ la disvolvo de nukleaj centraloj fariĝis ĉefa flanko de la ekonomia disvolviĝo. Parolante pri la sekureco de nukleaj centraloj Pan serioze diris: "Oni nepre devas starigi superrigardan sistemon kaj sekuran komisionon. Ĉinio bezonas disvolvi nukleajn centralojn, sed nepre devas atenti pri ilia sekureco."

 

    Pri la profundigo de la reformado Pan opinias, ke oni devas persisti en reformado kaj pordomalfermo Li diris: "Oni devas resumi lecionojn inkluzive de tiuj pri poluciita nebulo, pri manĝaĵo-sekureco kaj aliaj. Kiel dirite de la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping, la reformado bezonas solidarecon de la popolo kaj venki grandajn malfacilojn."

 

    Parolante pri la vidpunkto de iuj membroj de ĈPPIK, ke nur se oni bone disvolvas produktajn fortojn, la socia problemo estos solvita, Pan diris: "La praktiko pruvis, ke oni devas disvolvi produktajn fortojn, tamen disvolvante ekonomion oni ne devas forgesi la ĉinan kulturon. Kiel ajn disvolviĝas sciencoj kaj teknologioj, oni devas plifirmigi kaj protekti la radikojn de la ĉina kulturo. Oni devas konsideri ne nur la enlandan produktovaloron, sed ankaŭ la vivnivelon de la popolo, kaj en tio ĉiuj devas esti prudentaj."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments