El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Lerni la rusan per Esperanto

| 2014-03-07
Bookmark and Share

 

 

    La 18an de februaro startis distanca propedeŭtika kurso pri la rusa lingvo surbaze de Esperanto. Ĝin gvidas Irina Gonĉarova, konsultante la magistran diploman laboron de sia filino Svetlana Gonĉarova: "Propedeŭtika rolo de Esperanto en la instruado de la rusa lingvo".

 

    La kurso enhavas 16 lecionojn (retseminarioj) kaj daŭros du monatojn. Nun ĝin partoprenas ok personoj: po unu el Svislando, Kanado, Danlando, Germanio kaj kvar el Brazilo. La unua leciono daŭris pli ol du horojn, kaj, laŭ la impresoj de la kursanoj, pasis sukcese.

 

    La organizan kaj teknikan flankon de la afero atente prizorgas Mikaelo Ĉertilov (firmao Sunvojo), kiu kune kun la nova redaktoro de Esperanto brazilano Fabricio Valle (Intraespo) iniciatis la kurson.

 

Irina Gonĉarova

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments