El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

SES: Ĉi-jare en du landoj kaj kun pluraj novaĵoj

| 2014-03-10
Bookmark and Share

de Peter Baláž

 

 

 

    Somera Esperanto-Studado (SES) kun ĉ. 200-250 partoprenantoj el ĉ. 20-25 landoj verŝajne iĝis la plej granda regula instrua Esperanto-aranĝo.

 

    Tamen ĝis nun SES okazis nur en Slovakio, kaj tio ne estis oportuna por pluraj landoj. Unu el tiaj landoj estas Ruslando, ĉar vizaj, financaj, distancaj, tempaj kaj aliaj problemoj malhelpadas al ruslandanoj veni al SES. Danke al kunlaboro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI kaj E@I estis lanĉita ideo pri SES en Ruslando. Do, ĉi-jare okazos du SESoj: la 12–20an de julio en Nitra (Slovakio) kaj la 17–25an de aŭgusto en Mendelejevo, rande de Moskvo.

 

    Tio estas la ĉefa, sed ne sola ĉi-jara novaĵo pri SES. La organizantoj ĉiam provas proponi ion novan, ofte eĉ petatan de vizitantoj mem. Jen do kelkaj pliaj novaĵoj:

 

    – En la Slovakia SES aldone al la klasikaj lingvo-lecionoj okazos ankaŭ speciala kurso pri la Esperantaj literaturo kaj kulturo; ĝin gvidos Jorge Camacho kaj Nicola Ruggiero.

 

    – En la Ruslanda SES okazos du specialaj programoj: krom lingvo-lecionoj eblos partopreni la kurson de Mikaelo Bronŝtejn pri tradukado aŭ kurson de la rusa lingvo.

 

    – En la Slovakia SES okazos la unua kongreso de la Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA). La kongreso okazos dum la lastaj tagoj de SES. Oni povas aliĝi nur por la kongreso, aŭ ĉeesti la tutan SES kaj dum ĝi partopreni la programon de la vegetarana kongreso.

 

    SES 2014– Antaŭ la Ruslanda SES okazos antaŭkongreso en Moskvo por ebligi al pli foraj partoprenantoj konatiĝi pli bone kun Ruslando kaj ties ĉefurbo.

 

    Se vi pripensas, kiun el la SESoj partopreni, ni havas ankoraŭ unu novaĵon por konvinki vin partopreni en ambaŭ. Aliĝintoj al ambaŭ SESoj ricevos rabaton (10 eŭroj) de la aliĝkotizo de la Ruslanda SES kaj aldone tasopason en valoro de kvin eŭroj por la gufujo!

 

Redaktoroj: Xie Ruifeng

(el La Balta Ondo)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments