Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Batali kontraŭ la korupto ne nur "simptome" sed ankaŭ "radike"

| 2014-03-10
Bookmark and Share

de OUYANG KAIYU

 

    En la komenco de februaro de 2014, sinsekve falis du altnivelaj funkciuloj, unu estis Ji Wenlin, vicestro de la provinco Hainan, kaj la alia -- Zhu Zuoli, vicprezidanto de ĈPPIK de la provinco Shaanxi. En la krioj "bati tigrojn", kontraŭkorupta batalo iĝos unu el la fokusaj temoj multe atentataj dum la sesio de TPK kaj tiu de ĈPPIK en la jaro 2014.

 


Alarmo! 

 

    De post la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio jam falis pli ol 20 respondeculoj provinco- kaj ministerio-nivelaj. Tio kvankam altiras grandan atenton de la ĉina socio kaj tiun de la internacia komunumo, tamen ne estas la tuto de la agado kontraŭ la korupto fare de la Komunista Partio de Ĉinio. Dum la agado "bati kaj muŝojn kaj tigrojn", ellaboro de novaj reguloj por solvi la problemojn pri la strukturo de la potencoj kaj novaj studoj pri la kontraŭkorupta batalo estas atentata grava fokuso de la kuranta jaro por starigi la honestan kaj justan politikon, kiu koncernas la estontecon de Ĉinio.

 

    En la komenco de la jaro 2013, Wang Qishan, konstanta komitatano de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj sekretario de la Centra Komisiono por Disciplina Inspektado de la Komunista Partio de Ĉinio, emfazis ke oni devas batali kontraŭ la korupto ne nur "simptome" sed ankaŭ "radike", en la komenco je "simptomo" por gajni tempon por forigi ĝin "radike".

 

    En la pasinta jaro, estis lanĉitaj preskaŭ en ĉiuj monatoj detalaj politikoj pri batalo kontraŭ la "simptomoj" de koruptado, kiel ekzemple pri luksaj manĝoj kaj uzado de aŭtoj, kaj membraj kartoj por luksaj kluboj kaj tiel plu.

 

    Xu Chuanzhi, direktoro de la inspekta buroo de kompartia labor-stilo kaj registara etiko, diris en intervjuo: "Romo ne estis konstruita en unu tago, kaj ankaŭ malbonaj kutimoj ne povas esti forigitaj tuj en unu nokto."

 

    Ĝuste pro tio la batalo kontraŭ korupto post la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio iras de la ekstero al la interno.

 

    La nuna batalo kontraŭ korupto de Ĉinio bridas koruptiĝajn agojn de diversnivelaj ŝtatoficistoj kaj limigis iliajn potencojn. Samtempe ĝi donas tempon por ke oni esploru pri sistemigo de la batalo kontraŭ korupto.

 


Starigo de efikaj kontraŭkoruptaj regularo kaj leĝaro  

 

    La batalo kontraŭ korupto de Ĉinio ĉiam estas unu el la plej fokusaj temoj de la ĉiujaraj du sesioj. La nova kvin-jara plano publikigita de la Komunista Partio de Ĉinio pri kontraŭkorupta batalo skribas en la ĝeneralan postularon: absolute bremsi la disvastiĝon de la korupteco, kaj atingi la progreson kaj efikecon pri kiuj kontentiĝas la popolanoj. Ankaŭ Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, klare atentigis, ke oni devas "konservi altpreman sintenon al korupto, klopodadi por atingi la progreson kaj efikecon pri kiuj kontentiĝas la popolanoj". Pro tio la popolamasoj havas motivon atendi pli da atingoj de la agadoj kontraŭ la korupto post la du sesioj de la kuranta jaro, kun la espero vidi naskadon de pli da regularoj pli praktikeblaj kaj pli utilaj por inspektado super korupto. 

 

    Krom superrigardo en interno de la kompartio, Ĉinio ellaboros en la jaro 2014 la kontraŭkoruptan leĝaron ŝtatnivelan. La Centra Komisiono por Disciplina Inspektado de la Komunista Partio de Ĉinio klare esprimis, ke en la estonteco oni devos doni gravecon al la starigo de kontraŭkorupta leĝaro kaj al tiu de kompletigaj specifaj leĝoj kaj reguloj.

 

    Koncerna respondeculo de la Centra Komisiono por Disciplina Inspektado de la Komunista Partio de Ĉinio informis, ke iuj efikaj reguloj por administrado kaj disciplinoj de la kompartio kaj por tiuj de la registaro ekzamenitaj dum la praktikado estos prenitaj al la leĝaro en la estonteco. Kiel leĝdona institucio, la Tutlanda Popola Kongreso sendube ludos gravan rolon en la batalo de Ĉinio kontraŭ la korupto.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments