El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina marpatrola ŝipo portanta helikopteron veturas al rilata marareo por fari serĉadon

| 2014-03-10
Bookmark and Share


La ŝipo "Haixun-31" 

 


La helikoptero B-7776 surŝipiĝas.  

 

    Je la 2-a horo kaj 40 minutoj de la 8-a de marto la aviadilo MH370 de B777 (9MMRO) de la Malajzia Aviada Kompanio perdis kontakton kun la loka rega centro. Ĝi flugis de Kuala-Lumpuro al Pekino kaj laŭplane ĝi devus atingi Pekinon je la 6-a horo kaj 30 minutoj en la 8-a de marto. Sur la aviadilo estas 239 homoj, inkluzive de 12 aviadistoj kaj 227 pasaĝeroj inkluzive de 2 beboj, inter kiuj estas 154 ĉinoj.

 

    La Aviada Kompanio de Malajzio kontaktiĝis kun serĉa kaj sava departementoj el kelkaj landoj por difini la lokon, kie perdiĝis la aviadilo, kaj nun oni jam komencis serĉadon. Ĝis nun partoprenis en la serĉado Malajzio, Ĉinio, Tajlando, Vjetnamio, Filipinoj, singapuro, Aŭstralio, Britio, Nov-Zelando kaj Usono.

 

    Infomiĝinte, ke la aviadilo perdis kontakton kun la loka rega centro, ĉina prezidanto Xi Jinping tuj ordonis, ke la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio kaj ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en rilataj landoj strikte atentos la serĉadon kaj plenforte faros urĝan traktadon kaj laboron pri perdiĝintaj ĉinaj civitanoj. Ĉina ĉefministro Li Keqiang postulis, ke rilataj departementoj fortigu komunikadon kun la malajzia departemento de civila aviado, urĝu grandigi la serĉadon, kiel eble plej rapide konfirmu la detalajn informojn de la ĉinaj pasaĝeroj sur la aviadilo kaj kune kun rilataj departementoj de aliaj landoj faru preparon por urĝa savado kaj bone faru laboron pri familianoj de la pasaĝeroj. La ĉina ambasadorejo en Malajzio lanĉis urĝan sistemon kaj fondis specialan grupon por trakti la aferon.

 

    Je la 21-a horo de la 8-a de marto la ŝipo "Haixun-31", la plej granda marpatrola ŝipo en la Suda Maro de Ĉinio, ekveturis de la haveno Maoming de Guangdong-provinco. Post pli-ol-10-hora navigado ĝi atingis Sanya de Hainan-provinco je la 13-a horo de la 9-a de marto. La helikoptero B-7776 de la Ĉina Administracio por Mara Sekureco surŝipiĝis sur la ŝipo "Haixun-31" por partopreni en la serĉado. La ŝipo "Haixun-31" atingos la rilatan marareon post veturado de 46 horoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments