El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Egiptio subskribis dokumenton pri ekonomia kaj teknologia kunlaboro

| 2014-03-11
Bookmark and Share


Song Aiguo (maldekstre) kaj Ashraf el-Arabi en la ceremonio por subskribi interkonsenton pri ekonomia kaj teknologia kunlaboro

 

    La 9-an de marto laŭ la loka tempo ĉina ambasadoro en Egiptio Song Aiguo kaj egipta ministro pri planado kaj internacia kunlaboro Ashraf el-Arabi subskribis en Kairo de Egiptio la Interkonsenton pri Ekonomia kaj Teknologia Kunlaboro inter Ĉinio kaj Egiptio kaj la interŝanĝitan dokumenton de la dulandaj registaroj pri kunlaboro en preventado kaj regado de dezertiĝo.

 

    Laŭ difino de la dokumento la ĉina registaro konsentis sendi fakulojn al Egiptio por fari esploradon pri starigo de demonstra kaj trejna centro por preventi kaj regi dezertiĝon en Afriko. La projekto pri esplorado estis proponita de la Agrikultura Ministerio de Egiptio. La plenumado de la projekto utilos al Egiptio kaj aliaj afrikaj landoj lerni de ĉinaj spertoj kaj antaŭenpuŝi la ekologian konstruadon de Afriko kaj liveri teknologian apogon por akceli daŭrigeblan disvolviĝon de ekonomio kaj socio en afrika regiono.

 

    Song Aiguo diris en la gazetara konferenco post la subskriba ceremonio, ke preventado kaj regado de dezertiĝo estas problemo kune alfrontata de Ĉinio kaj Egiptio. Ĉinio esperas dividi kun afrikaj amikoj la spertojn kaj teknologiojn de Ĉinio kaj deziras fari rilatajn kunlaborojn kun Egiptio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments