Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

La Olimpikoj de Pekino al Nankino

| 2014-03-11
Bookmark and Share

de WANG ZHE

 


En la 11a de februaro de 2010 Jacques Rogge anoncis ke Nankino estos la gastiganta urbo de la Junularaj Olimpikoj en 2014.  

 

Nur 18 monatojn post la Pekinaj Olimpikoj, la Internacia Olimpika Komitato refoje direktis sian rigardon al la ĉina urbo -- Nankino! En la 11a de februaro de 2010, s-ro Jacques Rogge, la tiama prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, anoncis la balotajn rezultojn de la 122a plena kunveno de la Internacia Olimpika Komitato okazinta en Vankuvero de Kanado. 

 

    En la 7a de februaro de 2014 okazis en la malvarma Soĉio de Rusio la Vintraj Olimpikoj, en kiuj konkursis sportistoj el diversaj landoj kaj regionoj de la tuta mondo. En la 16a de aŭgusto de la kuranta jaro Nankino de Ĉinio alportos al la tuta mondo aliajn olimpiajn ludojn junularajn.

 


La Granda Ponto super Jangzio -- simbola konstruaĵo de Nankino  

 

    Nankino, kiu decidis fari la Junularajn Olimpikojn dinamikaj, humanismaj kaj verdaj, estas en streĉaj preparaj laboroj. Yang Weize, membro de la Provinca Komitato de Jiangsu kaj plenuma prezidanto de la Nankina Junulara Olimpika Komitato, diris ke malfermeco, kreiveco, ŝparemo kaj honesteco estos sentenco de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj. 

 

    Olimpika revo de la antikva ĉefurbo

 


La rivero Qinhuai, historie konata pro ties komerco kaj kulturo, nuntempe kiel fama turisma loko  

 

    Nankino situanta en la malsupra baseno de Jangzio estas fama kultura kaj historia urbo de Ĉinio. En la ĉina historio 6 dinastioj sinsekve prenis ĝin kiel sian ĉefurbon. Nuntempe, Nankino funkcias kiel ĉefubro de la provinco Jiangsu, grava kreiva bazo de la lando, kreiva centro de sciencoj kaj teknologioj, bazo por moderna serv-industrio kaj tiu de progresinta fabrikado, centro de la Jangzia loĝistiko, ekologia urbo plej taŭga por la vivo ĉe rivero kaj grava sinteza industria bazo de la lando. Sed malmultaj homoj scias, ke jam antaŭ 60 jaroj, Nankino havis ideon gastigi la Olimpiajn Ludojn. 

 

    En la jaro 1945 triumfis la rezistmilito kontraŭ japanaj agresantoj, la respublika registaro prezentis al la Internacia Olimpika Komitato sian peticion por gastigi en Nankino la 15ajn Olimpiajn Ludojn. Sed la interna milito strangolis tiun ĉi revon.

 


En la 16a de aŭgusto de 2011, la Nankina Virina kaj Infana Aktiveca Centro okazigis agadon por subteni la Junularajn Olimpikojn en 2014.  

 

    La sukcesa okazigo de la Pekinaj Olimpikoj en la jaro 2008 donis bonan ŝancon por Nankino gastigi la junularan. En nur 6 jaroj, unu lando sinsekve dufoje gastigas Olimpikojn, tio neniam okazis en la pasinta centjara historio de la Olimpikoj, kaj ankaŭ rompis neskribitan regulon de la Internacia Olimpika Komitato, ke oni ne okazigas la Olimpiajn Ludojn en mallonga tempo en la sama lando kaj eĉ en la sama kontinento.

 

    Tio estas elekto de la epoko, renkontiĝo de la antikva historia kaj kultura urbo kun la junulara olimpia evento.

 

    Pri la urbo Nankino

 

    Ĉiu urbo havas sian propran econ kaj malsaman historian heredaĵon. La Nankinaj Junularaj Olimpikoj montros al la mondo la historian kulturon de la urbo, ĝian verdan ekologion kaj la sentimenton de ĝiaj civitanoj.

 

    Nankino estis ĉefa agadloko de s-ro Sun Jat-sen, pioniro de la demokratia revolucio de Ĉinio. Multaj homoj el diversaj lokoj venas tien por pilgrimi al lia grandioza maŭzoleo. "Libereco, Egaleco kaj Frateco" estas altvalora spirita riĉeco postlasita de s-ro Sun Jat-sen al Ĉinio kaj ankaŭ al la urbo Nankino. Tio strikte konformas al la spirito de Olimpikoj. En Nankino, la spirito pri "frateco" estis multe akcentita, kaj pro tio la urbo portas la belan nomon "Urbo de Frateco". En la lastaj jaroj evidente leviĝis la internacieco de Nankino. La sukcesa invito de la Junularaj Olimpikoj malfermis al Nankino fenestron al la internaciigo.

 


En la 29a de novembro de 2012, la talismano "Lele" por la Duaj Someraj Junularaj Olimpikoj estis publikigita en Nankino.  

 

    La Nankinaj Junularaj Olimpikoj kiel sporta festivalo de gejunuloj emfazas speciale la funkcion de kulturaj kaj edukaj interŝanĝoj, akcentas la integriĝon de la Olimpika spirito kun la vivo, malfermon de diversaj kulturaj formoj kaj gravecon de kulturaj partopreno kaj spertado. Tio estas ne nur valoraj elementoj, kiujn volas manifesti la Internacia Olimpika Komitato, sed ankaŭ la atendoj de ĉiuj homoj al Nankino. 

 


En la 19a de majo de 2011 estis lanĉita la emblemo por la Nankinaj Junularaj Olimpikoj en 2014.  

 

    La principo pri kreiveco, netroakcento de medaloj, hom-eduko kaj ŝparado pleditaj de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj, prezentas ne nur pli da atentoj al la gejunuloj, sed ankaŭ novan koncepton pri malmulta karbon-ellaso, verdeco, medi-protektado en sportado kaj kulturo. La spirito de la urbo Nankino kaj la celo de la Junularaj Olimpikoj estas sama kiel tiu de la Pekinaj Olimpikoj. 

 

    Sur la vojo daŭrigi la olimpian idealon, la du urboj Pekino kaj Nankino reciprokas siajn brilon kaj belecon. Kaj sur la scenejo de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj, gejunuloj pli amplekse, pli bone kaj pli memfide montros sian fizionomion al la tuta mondo.

 


En la 18a de novembro de 2013, Thomas Bach (la dua de dekstre), prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, kaj lia sekvantaro vizitis Nankinon por ekzameni la preparadon de la 2aj Junularaj Olimpikoj en 2014.  

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments