Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Xi Jinping vizitis malnovan strateton de Pekino

| 2014-03-11
Bookmark and Share


Xi Jinping (la dua de maldekstre) gastas ĉe iu familio en la hutongo Ju'er. 

 


Xi Jinping (la unua de maldekstre) babilas kun loĝantoj de la 29-a numero de la hutongo Ju'er. 

 


Xi Jinping (meze) kunfotiĝas kun loĝantoj de la hutongo Ju'er. 

 


Xi Jinping (la unua de maldekstre) en dense loĝata korto  

 

    Akompanate de du gvidantoj de la urbo Pekino, Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, vizitis la hutong-on Ju'er de la strato Suda Luoguxiang en Pekino antaŭtagmeze de la 25-a de fabruaro.

 

    La strateto Ju'er havas la historion je centoj da jaroj, kaj en ĝi restas multaj iamaj loĝejoj de famuloj, ekzemple Qi Baishi, fama piktura majstro de Ĉinio. Sed nun la domoj kun kvadrata korto estas delonge neglektitaj kaj ne riparitaj. Kaj krome la domoj de tia tradicia korto ne havas sian necesejon kaj same mankas al ili diversaj bezonataj instalaĵoj por la moderna vivo.

 

    La numero 29 kaj numero 30 de la hutongo Ju'er estas tipaj kortoj, kie loĝas pluraj familioj kaj teretaĝaj dometoj viciĝas unu tuj apud alia kaj ligiĝas per tre mallarĝaj trapasejoj."Per kiu brulaĵo vi kuiras?" "Ĉu oportunas la hejtado?" "Kiom da necesejoj estas en via strateto?" demandis Xi Jinping, kiam li vizitis tie kvar familiojn. Li diris, ke li kreskis ĝuste en tiu malnova distrikto de Pekino, la proksimaj hutong-oj kaj stratoj estas familiaraj al li, kaj hodiaŭ li venis por viziti siajn iamajn najbarojn kaj informiĝi pri ilia vera vivstato.

 

    Guan Shiyue kaj Chi Keshen jam emeritiĝis. Ili neniel povis imagi ke la grava gasto -- Xi Jinping venos en ilian hejmon. La maljuna paro nun loĝas en unu kaj duono da ĉambro, apenaŭ ne tro maloportunas por ili la uazdo de akvo, elektro kaj gaso. Xi Jinping demandis ilin: "Kian sekvan plibonigon vi deziras en la vivo?" "Ni esperas, ke la domo estos pli granda kaj ni havos nian propran necesejon." Ĉiuj ridis aŭdinte tiel senkaŝan respondon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments