El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio de Thangka pri tibeta medicino

| 2014-03-11
Bookmark and Share


Ekspozicio

 

    La 9an de marto en Pekino inaŭguriĝis la ekspozicio de Sman Thangka pri Kvar Tibetaj Medicinaj Tantroj konservataj de Cairang Dangzhi, galigrafo kaj kolektisto el Gannan-a Tibeta Aŭtonoma Gubernio, Gansu-provinco. Sman signifas medicinon en la tibeta lingvo, kaj Thangka estas originala tibeta pentra maniero, Sman Thangka fakte estas "medicina ilustraĵo" pentrita laŭ la Thangka-stilo.

 

    La ekspozicio montras 80 ilustraĵojn konsistantajn el 4 900 malgrandaj pecoj, kiuj ampleksas diversajn sciojn de la tibeta medicino, inkluzive de origino kaj heredo de tibeta medicino, evoluo de embrio, homa anatomio, skeleta strukturo, nervaro kaj sanga cirkulado ktp.

 

    Sman Thangka estas unika trezoro de la tibeta medicino. Ĝi faciligas komprenon de la medicino per simplaj ilustraĵoj kaj tekstoj, kaj ekde la antikveco ĝi jam estas medicina kuriozaĵo en Tibeto. La ekspozicio daŭros dek tagojn en Pekino.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments