Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Peticio de ellaboro de "Kontraŭterorisma Leĝo"

| 2014-03-11
Bookmark and Share


Generalo Yin Zhuo

 

    "Terorista atako en Kunming montras la neceson de starigo de la Ŝtata Sekureca Komitato, kaj mi aplaŭdas ellabori 'Kontraŭterorisman Leĝon' kiel eble plej frue," diris generalo Yin Zhuo, membro de la 12a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) kaj konata milita fakulo.

 

    La 3an de marto en Pekino inaŭguriĝis la Dua Sesio de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK. En la sesio la ĉeestantoj honoris per silento memorojn al viktimoj de la terorista atako en Kunming. Poste raportisto el Pekina Revuo intervjuis Yin Zhuo pri la nuna situacio de la kontraŭterorisma batalo en Ĉinio.

 

    Yin Zhuo diris, ke terorista atako en Kunming minacas la ŝtatan sekurecon; per la nunaj ĉinaj leĝoj Ĉinio ne povas atingi la celon puni aŭ forte timigi la teroristojn, tial estas necese ellabori "Kontraŭterorisman Leĝon" kiel eble plej frue por laŭleĝe preventi kaj bati teroristajn aktivecojn.

 

    Yin Zhuo diris, ke terorista atako en Kunming montras la neceson de starigo de la Ŝtata Sekureca Komitato, kaj kontraŭterorista agado tuŝas plurajn departementojn, ekzemple pri sekureco, informoj, civilaj aferoj kaj urĝa savado al vunditoj; al tiuj departementoj necesas kunordigo de la Ŝtata Sekureca Komitato por kune plenumi la taskon. Li kredis, ke la komitato ellaboros serion da leĝoj kontraŭ teroristaj atakoj.

 

    Yin Zhuo emfazis, ke la terorista atako al civiluloj signifas, ke terorismo minacas ne nur Ĉinion, sed ankaŭ aliajn landojn. Necesas kuna batalo de la tuta lando kaj la tuta mondo por bati terorismon. Unuiĝi kun aliaj landoj en la batalo kontraŭ terorismo estas devo de Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments