El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pentraĵoj de Chang Dai-Chien eksponotaj en Sichuan, Ĉinio

| 2014-03-11
Bookmark and Share


Chang Dai-Chien 

 


Pentraĵo Jangzi-rivero de Chang Dai-Chien 

 

    La 10an de marto 35 pentraĵoj faritaj de Chang Dai-Chien kaj konservataj en la Nacia Muzeo de Historio en Taibei estis transportitaj al la Sichuan-a Muzeo por tie partopreni en la ekspozicio de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo memore al la 30a datreveno de la forpaso de Chang Dai-Chien. La ekspozicio komenciĝos en la 13a de tiu ĉi monato.

 

    La ekspozicio estis kunaranĝita de la Nacia Muzeo de Historio en Taibei, la Jilin-a Muzeo kaj la Sichuan-a Muzeo. La 35 pentraĵoj estis faritaj de Chang Dai-Chien en lia malfrua tempo, ili kun aliaj de li faritaj verkoj en la frua kaj meza tempo konservitaj en la du aliaj muzeoj prezentas la vivon de la majstro en la ekspono.

 

    Chang Dai-Chien (1899-1983) naskiĝis en Neijiang, Sichuan-provinco, kaj estis elstara ĉina pentristo kaj kaligrafo. En la fino de la jaro 1949 li iris de Chengdu al Taiwan, kaj neniam revenis al la hejmloko. Chang ĉiam parolis hejmlokan dialekton, eĉ kiam li konversaciis kun Pablo Picasso.

 

    Inter la kuriozaĵoj el Taibei, Jangzi-rivero, Ok Vidindaĵoj en Zizhong, Luno en Monto Emei, Shujiang-rivero (volumoj I, II) kaj aliaj verkoj montras lian nostalgion en maljuneco.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments