Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

DPUN: Ekspekti al TPK kaj ĈPPIK plupaŝe redukti la diferencon inter riĉuloj kaj malriĉuloj

| 2014-03-11
Bookmark and Share

de CHEN BOYUAN

 


Christophe Bahuet, direktoro de la ŝtata sekcio de la Disvolva Programo sub UN  

 

    La 4-an de marto la ĉiujaraj TPK kaj ĈPPIK altiris al si ankaǔ atenton de eksterlandaj diplomatoj en Ĉinio, inkluzive de Christophe Bahuet, direktoro de la ŝtata sekcio de la Disvolva Programo sub UN. Li kredas, ke la ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK plupaŝe reduktu la diferencon inter riĉuloj kaj malriĉuloj kaj tiun inter la regionoj por progresigi la konstruadon de la ekvilibra socio.

 

    Li diris, ke la ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK estas la unua tutlanda politika evento depost la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, okazinta en la pasinta jaro. DPUN multe atentas, kiel la registaro reduktas la diferencon inter riĉuloj kaj malriĉuloj por garantii pli justan distribuon kaj redistribuon de enspezoj por realizi la ekvilibran kaj konstantan disvolviĝon de la socia garantio.

 

    La spertoj de pluraj landoj montras, ke redukti maljustecon por teni la socian stabilecon kaj realizi la daǔripovan disvolviĝon estas tre grave. Laǔ li, redukti la diferencon inter riĉuloj kaj malriĉuloj kaj neekvilibron inter diversaj regionoj fariĝas grava enhavo de ĉi tiu raǔnda reformado de Ĉinio.

 

    Bahuet diris, ke en 2013 la Gini-koeficiento de Ĉinio atingis 0.473, kiu iomete reduktiĝis ol en 2008. "Kvankam ĝi montris la progreson de la lando, tamen ĝi estas ankoraǔ je 0.4 pli alta ol la alarmlinio de la internacia komunumo."

 

    Gini-koeficiento estas grava donitaĵo de la internacia komunumo por mezuri la diferencon inter enspezo kaj distribuo, ĝia proporcio normale estas inter 0 kaj 1, ju pli malalta la cifero estas, des pli ekvilibra estas la riĉeco inter la socianoj. Kaj ĝi en la disvolviĝintaj landoj ĝenerale restas inter 0.24 kaj 0.36.

 

    Bahuet diris: "La 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ jam fondis tre bonan bazon kaj faris projekton por la sekva raǔnda reformado de la lando. La laborraporto de la registaro detale projektas la reformadon kaj ĝian praktikadon, kiuj inkluzivas solvojn de la problemoj pri tero kaj ŝtatposedaj entreprenoj. Pri tio ankaǔ DPUN multe atentas."

 

Redaktoroj: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments