El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La tria lerneja LF en Kaluga, Rusio

| 2014-03-11
Bookmark and Share

de Irina Gonĉarova

 


Irina Gonĉarova

 

    La 1-an de marto 2014 en la Rusa urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la tria Lerneja Lingva Festivalo (LF). Por la ŝatata evento al la gimnazio №24 venis pli ol tricent lingvemaj geknaboj el dudek lernejoj de la urbo. Estis prezentitaj 28 lingvoj kaj kvin metiejoj.

 

    La festivalo imitas la strukturon de la moskva lerneja LF. Dum la solena malfermo okazis la anoncoj de la programeroj far de la lingvoprezentantoj, dum la solena fermo – ĉarma koncerto kaj enmanigo de la diplomoj al ĉiuj program-kontribuintoj. Agrablas, ke la presita programo de la festivalo mencias, ke ĝin organizas la kleriga departemento de la urbo Kaluga kun subteno de la Moskva Esperanta Asocio "MASI", kaj nur poste estas listigitaj la aliaj kunorganizantoj.

 

    Ĉi-foje kvar venintaj masianoj faris sep lingvajn prezentojn, inter kiuj, tradicie, estis rakonto pri Esperanto – kiu ĉiam ricevas sian scivoleman publikon. Krom ni partoprenis ankoraŭ ses lingvoprezentantoj – ĉefe gestudentoj-lingvistoj de moskvaj universitatoj, la nunaj kaj estontaj steloj de la Moskvaj Lingvaj Festivaloj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

(el La Balta Ondo)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments