El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ping'an-a Asekura Kompanio de Ĉinio lanĉis projekton pri psikologia konsolado por la familianoj de pasaĝeroj de la aviadilo MH370

| 2014-03-12
Bookmark and Share


Volontuloj de la kompanio Ping'an servas por la familianoj de la pasaĝeroj. 

 


Marko de la Ping'an-a Asekura Kompanio de Ĉinio

 

    La 9-an de marto la Ping'an-a Asekura Kompanio de Ĉinio lanĉis projekton pri psikologia konsolado por la familianoj de pasaĝeroj de la aviadilo de malajzia aviada kompanio, kiu perdis kontakton kun la regcentro. La kompanio liveras urĝan servon de akompanado por siaj klientoj aŭ familianoj de la pasaĝeroj por helpi ilin eliri el la granda bato.

 

    Laŭ konigo la kompanio Ping'an aranĝis siajn laborantojn labori en la hotelo Metropark Lido, kie loĝas la familianoj de la pasaĝeroj, por doni al ili helpon en traktado de rilataj afero kaj liveri al ili aliajn helpojn. La pekina filio de la Ping'an-a Viv-asekura Kompanio sub la Ping'an-a Asekura Kompanio jam helpis 11 klientojn aŭ familianojn de la pasaĝeroj de la aviadilo iri al Pekino de Hebei-provinco, Tianjin, Interna Mongolio kaj Hunan-provinco kaj liveris al ili senpagajn veturadon, akcepton, tranokton kaj manĝadon. La ĉefaj fakuloj pri psikologia konsultado de la grupo iam servis por la aviadila akcidento de la Azia Aerkompanio de Koreio en 2013.

 

   La kompanio Ping'an diris, ke ĝi daŭre strikte atentos la progreson de la afero por efektive garantii plenumadon de diversaj urĝaj servoj kaj lanĉi aliajn servojn laŭ la disvolviĝo de la afero.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments