Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

Batalo de Ĉinio kontraŭ polucio

| 2014-03-12
Bookmark and Share


Pekino suferas de polucia nebulo. 

 

    La 5-an de marto en la laborraporto de la registaro, Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, diris, ke ĉi-jare la registaro klopodos konstrui belan hejmon kun ekologia civilizacio. La graviĝo de polucia nebulo kaj media polucio estas alarmo de la naturo kontraŭ la nuna krude disvolva maniero, tial plifortigo de la mediprotekto per fortaj rimedoj estas nia grava tasko.

 

    Plifortigi preventadon kaj regadon kontraŭ polucio per fortaj rimedoj. Pri tio ni komencu la laboron unue en tiuj urbegoj kaj regionoj kie ofte okazas polucia nebulo: solvi problemojn pri industria strukturo, energi-uza efikeco, gasa ellaso kaj pulvora ventumaĵo, regi la enspireblajn erojn PM2.5 kaj PmlO per perfektigio de sistemo de kuna partopreno de registaro, entrepreno kaj popolamaso, praktiko de komuna kontrolado de regionoj. Ĉi-jare ni eliminos 50 mil malgrandajn karb-konsumajn kaldronojn, forlasos 6 milionojn da malnovaj aŭtoj kaj liveros ŝtat-4-norman dizeloleon al la tuta lando, plifortigos protektadon al la fontoj de trinkebla akvo kaj regos la polucion de gravaj riveroj, rebonigos la teron kaj limigos polucion de agrikultura produktado.

 

    Antaŭenpuŝi la ŝanĝiĝon de energia produktado kaj konsuma maniero. Ĉi-jare ni malaltigos la energian konsumon je pli ol 3.9% kaj malmultigos la ellasaĵojn de sulfur-dioksido kaj kemika oksigena konsumo je 2%. Ni plifortigos ŝparadon de la akvo, materialoj kaj aliaj resursoj, rapidigos la ekspluaton de energi-ŝpara kaj mediprotekta teknikoj kaj produktaĵoj.

 

    Antaŭenpuŝi la ekologian protektadon kaj konstruadon. Ni daŭre praktikos la politikon cedi kampojn al arbaro kaj herbejo. Ĉi-jare ni plenumos tian transformon al ĉ. 333 mil hektaroj da kampoj. Kaj ni protektos herbejojn, naturajn arbarojn, preventos dezertiĝon, restarigos marĉejojn k.a..

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

图片说明:

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments