Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Por regi nebulhazon oni devas ellabori sciencan normon pri medikvalito

| 2014-03-12
Bookmark and Share

Teksto kaj foto de DONG YAN

 


Meng Wei

 

    La 5-an de marto en la "laborraporto de la registaro" ĉina ĉefministro Li Keqiang "deklaris militon" al polucio kaj decidis fortigi regadon al grandaj urboj kaj regionoj, ofte nun atakataj de nebulhazo.

 

    Tiu-tage Meng Wei, reprezentanto de TPK kaj estro de la Ĉina Akademio de Medio kaj Sciencoj, akceptante intervjuon de raportisto en la Popola Halo, diris, ke la ĉi-jara laborraporto de la registaro profundigis la konojn pri mediprotektaj laboroj en tri flankoj: pli kaj pli objektive trakti la rilatojn inter ekonomia disvolviĝo kaj media protektado; ŝanĝigi median protektadon de suma regado al kvalita administrado, subteni disvolviĝon de la mediprotekta afero per progreso de sciencoj kaj teknologioj.

 

    Meng Wei prezentis sian proponon: "La ĉefa tasko por regi medion estas ellabori normon pri medikvalito. Nuntempe Ĉinio rapide progresas en starigo de norma sistemo pri akvomedio, tamen ĝi ankoraŭ aplikas la normon de okcidentaj disvolviĝintaj landoj pri medio de atmosfero kaj grundo pro manko de sia normo."

 

    Meng Wei diris: "Influate de malsamaj geografiaj trajtoj, klimataj kondiĉoj kaj aliaj faktoroj la norma sistemo pri medio havas grandan diferencon en malsamaj regionoj. La scienca normo por aliaj landoj necerte estas taŭga por Ĉinio.

 

    Ŝajnas al Meng Wei, ke antaŭ doni grandan investon por regi medion la centra kaj lokaj registaroj devas unue ellabori normon pri medio konforman al la natura regularo de siaj lokoj por science ekzameni, ĉu diversnivelaj registaroj bone protektis medion aŭ ne.

 

    "Kompreneble oni devas praktiki pli striktan normon pri medio en disvolviĝintaj regionoj", Meng Wei diris, ke la media problemo estas influata de la disvolva ŝtupo, ĉar en malsamaj periodoj estas malsamaj industriaj strukturoj. Tial oni ne devas regi medion per unu nura normo en la tuta lando.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments