Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Ĉina-japanaj rilatoj ne devas malhelpi kulturajn interŝanĝojn

| 2014-03-12
Bookmark and Share


Mei Baojiu 

 


Juna Mei Lanfang 

 


Mei Lanfang en fremdlanda vizito 

 

    Ĉi-jare antaŭ la inaŭguriĝo de la Dua Sesio de la 12a Tutlanda Komitato de ĈPPIK 80-jara Mei Baojiu, membro de la Komitato, fama artisto de la pekina opero kaj filo de Mei Lanfang, estis ĉirkaŭata de ĵurnalistoj.

 

    Ĉi-jare estas la 120a datreveno de la naskiĝo de Mei Lanfang, majstro de la pekina opero. Dum la pasintjaraj du sesioj Mei Baojiu diris al ĵurnalistoj, ke en la jaro 2014 li gvidos artistan trupon kaj faros turneon en Usono, Japanio kaj aliaj landoj, sekvante la spurojn de lia patro. Inter la jaroj 1919 kaj 1960 Mei Lanfang gvidis trupon kaj ludis tri fojojn en Japanio, du fojojn en Sovetio kaj unu fojon en Usono. La prezentado de Mei Lanfang konigis la okcidentan mondon pri la arto de la pekina opero kaj vekis multajn atentojn, kaj li fariĝis la unua persono diskonigi la pekinan operon al aliaj landoj.

 

    Mei Baojiu diris, ke delonge Ĉinio kaj Japanio havas kulturajn interŝanĝojn inter si, kaj la rondo de la pekina opero kaj tiu de la japana kabuko havas longan historion en interŝanĝoj. Nun la ĉina-japanaj rilatoj renkontas malfacilojn, tamen ĉiujare dum la printempa festo li ricevas salutojn de malnovaj amikoj el la japana kultura rondo. Li rimarkigis: "Ni prezentos en Japanio ĉi-jare laŭplane. La politikaj rilatoj ne devas malhelpi kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj."

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments