Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Amikoj de la Naturo

Komune regi kaj preventi akvpoluadon de Yangzi-rivero

| 2014-03-12
Bookmark and Share


Zhang Yan intervjuata. 

 


Akvo en Yangzi-rivero

 

    Estas alte atentita la mediprotekto en la Du Kongresoj ĉi-jare. Oni varme diskutas pri nebulhazo kaj aerpoluado. Sed Zhang Yan, membro de TPK, proponis sugestojn por komune regi kaj preventi akvpoluadon de Yangzi-rivero.

 

    Ŝi diris, ke Yangzi-rivero estas patrina rivero de ĉinoj, ĉar ĝi naskis ĉinan civilizacion kaj nutris centojn da milionoj da popolanoj. Bedaŭrinde pro tro rapida kresko de ekonomio, Yangzi-rivero jam suferas je poluado en malsamaj gradoj. Ĉiuj devas alte atenti pri tiu ĉi problemo.

 

    Zhang Yan vokis 11 provincojn kaj 220 urbojn laŭ bordoj de la rivero protekti akvo-rimedojn, ĉar pura akvo estas tre grava por popola sano.

 

    Nuntempe, la registaro starigas objektivon por realigi “bluan ĉielon kaj puran akvon” dum ekonomia disvolviĝo. Pro serioza problemo kaŭzita de nebulhazo, ĉina centra registaro kaj lokaj registaroj jam komencas regi aerpoluadon. Same, akvpoluado devas esti alte atentata, speciale ankaŭ protekto kaj regado de la akvo en Yangzi-rivero.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments