El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina speciala sendito pri mez-orientaj problemoj vizitis Israelon

| 2014-03-12
Bookmark and Share


Wu Sike intervidiĝas kun Aviɡˈdor Liberman, israela eksterafera ministro. 

 

    La 10-an de marto vizitanta en Israelo, Wu Sike, ĉina speciala sendito pri problemoj de Mez-oriento, intervidiĝis kun Aviɡˈdor Liberman, eksterafera ministro de Israelo kaj Tzipi Livni, ministro pri justico. Ili interŝanĝis opiniojn pri la dulandaj rilatoj kaj pri la paca intertraktado inter Israelo kaj Palestino.

 

    Wu diris, ke Ĉinio alte taksas la evoluon de amikaj kaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj, kaj volontas klopodi kune kun Israelo por antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn al pli granda progreso en la nova situacio. Li ankaŭ parolis pri sia vizito en Palestino, kaj emfazis, ke Ĉinio alte atentas pri la procezo de la paca intertraktado inter Israelo kaj Palestino, kaj esperas, ke la du landoj profitos la ŝancon kaj kune klopodos por la sukceso de la intertraktado.

 

    Liberman kaj Livni diris, ke Israelo donis grandan atenton al la rilatoj inter Israelo kaj Ĉinio, kaj volas antaŭenpuŝi la pluan disvolvadon de la rilatoj. Israelo alte taksas la gravan rolon de Ĉinio pri akcelado de la paco kaj stabileco en Mez-oriento kaj esperas, ke Ĉinio povas daŭre ludi konstruivan rolon en la paca intertraktado inter Israelo kaj Palestino.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments