Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

Li Keqiang: Akceli modernigon de agrikulturo kaj reformadon en la kamparo

| 2014-03-12
Bookmark and Share


La procento de mekanizo en Ĉinio je 59% ĝis la fino de 2013. 

 

    En la laborraporto de la registaro, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke agrikulturo estas grava kampo por plimultigi enlandan konsumadon kaj reguligi strukturon, estas ankaŭ industrio por paco de la lando kaj trankviligo de la popolo. Oni devas persiste preni bonan solvon de la problemo pri "kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj" kiel plej gravan laboron el ĉiuj laboroj, preni garantion de la grena sekureco de la lando kaj akcelon de enspezo-pliigo de la kamparanoj kiel kernon por antaŭenpuŝi modernigon de agrikulturo.

 

    Oni devas gardi la “alarman linion” de agroj, altigi ilian kvaliton, plifortigi sintezan produkt-kapablon en agrikulturo, garantii fundamentan mem-liveradon de grenoj kaj absolutan sekurecon de nutraĵoj kaj firme teni la rizobovlojn de 1.3 miliardoj da ĉinoj en siaj manoj.

 

    Oni devas plifortigi la politikojn pri subteno kaj protekto de agrikulturo, tutece integrigi la kapitalon koncernantan al agrikulturo. Kiel ajn malfacila la financo estas, oni devas garantii, ke la investo en agrikulturo pliiĝos kaj ne malpliiĝos.

 

    Oni devas rami la fundamenton por agrikultura kaj kampara disvolvado, perfektigi fundamentajn ekipaĵojn en la kamparo, rekonstrui por 2.6 milionoj da kamparanaj familioj domojn, kiuj minacas disfalon, rekonstrui aŭtovojn en la kamparo je 200 mil kilometroj. Oni devas doni multe da atento al la infanoj, virinoj kaj maljunuloj restantaj en la kamparo. Ĉi-jare oni solvos la problemon pri trinkakva sekureco por 60 milionoj da kamparanoj kaj povigu la kamparanojn trinki puran akvon post du-jara penado.

 

    Oni devas pozitive antaŭenpuŝi reformadon en la kamparo, persisti kaj perfektigi la fundamentan administran sistemon en la kamparo, doni al la kamparanoj plimulte da rajtoj en posedaĵoj, singarde kaj stabile fari reformadon de agra sistemo en la kamparo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments