Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

Antaŭvidaj celoj de la socia kaj ekonomia disvolvo de Ĉinio en 2014

| 2014-03-12
Bookmark and Share


Li Keqiang faras laborraporton.  

 

    En la laborraporto de la registaro, ĉina ĉefministro Li Keqiang montris la ĉefajn antaŭvidajn celojn de la socia kaj ekonomia disvolvo de Ĉinio en 2014: la totala enlanda produkto-valoro de Ĉinio en 2014 kreskos je ĉ. 7.5%; la altiĝa indico de konsuma prezo por loĝantoj estos ĉ. 3.5%; novaj laborpostenoj en urboj estos liveritaj al pli ol 10 milionoj da homoj; registrita senlaboreco nesuperos 4.6%; internacia enspezo kaj elspezo bilancos, la enspezo de loĝantoj pliiĝos sampaŝe kun tiu de ekonomio. La registaro pli forte bilancigos ekonomian kreskon, laborpostenon, konsuman prezon kaj internacian enspezon kaj elspezon.

 

    Li diris, ke Ĉinio, kiel evoluanta lando, devas persiste preni ekonomian konstruadon kiel centran taskon kaj teni racian rapidecon de ekonomia kresko. Post multfojaj komparado kaj pripensado, oni determinis 7.5% kiel la antaŭvidan celon de ekonomia kresko, kiu konsekvencas la celon por plene konstrui la bonhavan socion. Tio estas bona al konfidenco de merkato kaj alĝustigo de ekonomia strukturo. Stabila kresko celas garantigi laborpostenon, kiu renkontos novan bezonon ne nur de urbaj loĝantoj, sed ankaŭ de migrantaj kamparano-laborantoj. La fundamenta celo estas plimultigi la enspezon kaj plibonigi la vivon de la popolo. Ni nepre devas forte klopodi por atingi la celojn, malgraŭ ke ĉe ni ja estas multaj avantaĝoj.

 

    Li emfazis, ke la sekvotaj principoj kaj politikoj estas tre gravaj por realigi la celojn: motivado por kompleta profundigo de reformado; racia rango de ekonomia disvolviĝo; altigo de kvalito, multigo de profito, levigo de nivelo kaj plibonigo de popola vivo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments