El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK

| 2014-03-13
Bookmark and Share



Membroj de ĈPPIK voĉdonas en la fermo de la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK. 
 



Fermo de la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK. 


    Je la 9-a horo de la 12-a de marto la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK fermiĝis en la Popola Halo de Pekino. La sesio aprobis la rezolucion de la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK pri la laborraporto de la konstanta komitato kaj la raporton de la Komitato por Prezentitaj Proponoj de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK pri ekzameno de proponoj prezentitaj dum la sesio, kaj aprobis ankaŭ la politikan rezolucion de la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK. La ferma kunveno devas havi 2 229 ĉeestantojn, fakte ĝin ĉeestis 2 136 personoj.

 

    Dum la sesio la membroj de ĈPPIK, ĝiaj organizoj ĉeestantaj la sesion kaj specialaj komisionoj aktive kontribuis siajn proponojn pri reformado, disvolvado, stabileco kaj aliaj aferoj. Ĝis la 2-a horo posttagmeze de la 7-a de marto la sesio ricevis 5 875 proponojn prezentitajn de 1 969 membroj de ĈPPIK, kies nombro superis 88% de ĝia totala nombro. Post ekzamenado 4 982 proponoj estis registritaj, 77 estis kunigitaj post konsento de rilataj proponantoj, 202 estis nuligitaj kaj 614 estis transdonitaj al rilataj departementoj por esplori. Inter la proponoj 4 600 venis el membroj de ĈPPIK, 340 el demokratiaj partioj, centra kaj tutlandaj asocioj de industrio kaj komerco, 8 el popolaj grupoj kaj 34 el diversaj rondoj kaj la speciala komitato de ĈPPIK.

 

    Post la fermo de la 2-a Sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK transdonos la proponojn al rilataj organizoj kaj superrigardos ilin por plue antaŭenpuŝi plenumadon de rilataj proponoj.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments