El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina mararmeo serĉas la malaperintan malajzian aviadilon

| 2014-03-13
Bookmark and Share


La militŝipo Jing Gangshan kaj la de ĝi kunportita helikoptero 

 


Soldatoj sur la militŝipo Mianyang en serĉado sur la maro, kie malaperis la malajzia aviadilo  

 

    La 11-an de marto, la militŝipoj Jing Gangshan kaj Mianyang de la Ĉina Mararmeo atingis al la maro, kie malaperis la malajzia aviadilo MH370, por fari serĉadon sur maro, en aero kaj sub akvo. Ĝis nun, ili trovis ankoraŭ nenion.

 

    En bona vetero, la du ŝipoj veturas laŭ la vojoj en pafarkaj formoj, uzantaj radaron, fotoelektron kaj transruĝon por serĉi 24 horojn ĉiutage. Samtempe faras serĉadon ankaŭ la du helikopteroj kunportitaj en la ŝipo Jing Gangshan.

 

    Per serĉado sur maro, en aero kaj sub akvo, oni povas altigi la eblecon por trovi la malaperintan aviadilon de Malajzio. Oni faros savadon, elakvigon kaj prenos specimenon, kiam ili trovos homon kaj aĵon sur maro kaj sub akvo.

 

    La unua enaera serĉado en du horoj kovris la maron de pli ol mil kvadrataj metroj kun nur 30-metra alteco de la akva surfaco. Oni vidis nenion krom du tabulojn, kaj la ŝipo trovis nur vivjakon uzitan sur ŝipo kaj olean barelon de fiŝboato. Nun la serĉado daŭras ankoraŭ.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments