El Popola Ĉinio>Naturo kaj Mediprotektado>Mediprotektado>

Mediprotekto per analizo de nub-komputado kaj grandaj datumoj

| 2014-03-13
Bookmark and Share


Li Dongsheng 

 

    La 4an de marto Li Dongsheng, reprezentanto de TPK, prezidanto de Guangdong-a Ĉambro de Komerco de elektraj hejmaparatoj,al la sesio alportis proponon "aplikado de novaj teknikoj por plibonigi mediprotektan industrion kaj akceli regadon de aerpoluado."

 

    Ekde la dua duono de la jaro 2012 plejparto de Ĉinio suferis severan aerpoluadon, kaj nebulhazo fariĝis unu el la vortoj plej ofte menciitaj dum la du sesioj en la lastaj du jaroj.

 

    "En la pasintaj du jaroj la rapida malboniĝo de la medio mirigas nin," diris Li. Li pensis, ke poluado estas la neevitebla problemo dum la industriigo por ĉiuj landoj, kaj regi ĝin bezonas longan tempon, tamen oni devas elpensi traktajn rimedojn plej frue.

 

    Li skribis en sia propono, ke por solvi la problemon pri aerpoluado kaj kioma denseco de partikloj malpli-ol-2.5-mikrometraj, leĝdoni estas unu el la plej bazaj rimedoj, kaj oni devas starigi normojn rilatajn al medio kaj aero, kaj revizii la ekzistantajn regularojn. Li ankaŭ menciis analizon de nub-komputado kaj grandaj datumoj, fortigon de komuna regado, aldonon al labortakso, politikajn rimedojn kiel registaran subvencion kaj impostan sendevigon kaj aplikon de inteligentaj mediprotektaj produktoj.

 

    Li konsideris, ke por regi aerpoluadon la registaro devas alpreni ampleksajn rimedojn, precipe doni longdaŭran politikon al iuj industrioj, ekzemple pli multe imposti energivorajn produktojn.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments