Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Ĉinaj Resursoj: medicina esploristo pri entrepreno de kuracado per socia kapitalo

| 2014-03-13
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 


Zhang Haipeng en la ĉefa sidejo de la Ĉinaj Resursoj en Pekino  

 

    Sekve de pli kaj pli granda atento donita de ŝtato al la san-industrio, inkluzive de la kompanio limigita Ĉinaj Resursoj, la grupo de la informa industrio Fondinto, Vanke, la grupo Nova Espero, la grupo de eldonejo kaj mediato Phoenix kaj multaj aliaj ĉinaj grandaj entreprenoj vaste konataj, ili sinsekve aliĝis al la vicoj de sociaj kapitaloj destinitaj por medicino kaj kuracado. El ili Ĉinaj Resursoj, kiel la plej granda hospitalo-administrata grupo en Ĉinio kun la plej granda entreprena kapitalo-investo je 10 miliardoj da juanoj, akumulis riĉajn spertojn en praktikado pri per-aĉetada kununuiĝo, memkonstruo aŭ mastrumado de hospitalo. (图 1 )

 

    En la pasinta aŭtuno, la ĉina registaro elmetis sian proponitan politikon pri entrepreno de kuracado per socia kapitalo: "kuraĝigi entreprenon, karitaton, fonduson kaj komercan asekuran institucion por kontribui per diversaj manieroj al la publika sanprotektado, plenforte subteni sociajn kapitalojn por entrepreni neprofit-celajn medicinajn instituciojn por provizi per bazaj san-servoj." Sekve, la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio aprobis la Decidon pri gravaj problemoj rilataj al kompleksa profundigo de reformado, kaj en la ĉapitro pri "Antaŭenpuŝo de la reformado kaj novigo de sociaj aferoj" estas klare montrataj ne nur enprofundigo de la reformado al la medicinaj entreprenoj, sed ankaŭ "kuraĝigo de la socio por kuracado", "partopreno per diversaj manieroj en restrukturigo kaj reorganizo de la hospitaloj administrataj de la ŝtato", kaj plue estas elmetita "permesi al kuracistoj servi en pluraj medicinaj institucioj kaj al privataj kuracejoj aliĝi al la medicina asekuro-kovrado". La registara politiko forte kuraĝigis la medicinajn esploristojn por entrepreni per socia kapitalo medicinajn aferojn kiel Ĉinaj Resursoj.

 

    En la jaro 2011, Zhang Haipeng funkciis kiel ĝenerala direktoro de Ĉinaj Resursoj. Estante kiel esploristo, li profunde sentis, ke la ŝlosilo de entreprenado de medicino kaj kuracado per sociaj kapitaloj en Ĉinio ne estas manko de mono, sed starigo de la medicina institucia mekanismo por daŭrigebla evoluo.

 

    Enkonduko de la institucia mekanismo dinamika

 

    En la jaro 1938 la medicina teamo Ĉinaj Resursoj estis starigita en Honkongo de Ĉinio, kaj en la jaro 2013 ĝi okupis la lokon 187-an el la unuaj 500 Fortunoj de la mondo. Ekde la jaro 2011, Ĉinaj Resursoj investis por la medicinaj aferoj.

 

    Ĉinaj Resursoj aktuale havas 5 hospitalojn starigitajn de la ŝtato kun operativa kaj administrada rajtoj, tiel kiel 5 novajn hospitalojn en konstruado, entute kun ĉ. 10 mil litoj por malsanuloj kaj la totala kapitalo de ĉ.10 milionoj da juanoj. Ĉinaj Resursoj jam fariĝis la plej granda grupo administranta hospitalojn. La celo de Ĉinaj Resursoj estas: starigi en 5 jaroj 30 hospitalojn kun 20 mil litoj por malsanuloj.

 

    Ĉinio forte stimulas la socian kapitalon al entrepreno de la medicino kaj kuracado kaj kuraĝigas entreprenojn pliigi la investadon al la san-industrio, ties kialo kuŝas en la jenaj du gravaj flankoj:

 

    La unua, la nombro de nunaj hospitaloj ankoraŭ ne sufiĉas por kontentigi la bezonon de la socio, kaj la ŝtatposedataj hospitaloj estas regataj sub malnovaj mekanismoj, kaj al ili mankas viveco kaj vigleco. La registaro esperas havi novajn instituciajn mekanismojn por stimuli la ŝtatposedatajn hospitalojn kaj doni al ili konkurajn premojn por devigi ilin al reformado.

 

    La dua, mankas mono al la malnovaj hospitaloj, kiuj bezonas novajn medicinajn instalaĵojn kaj kuracajn ekipaĵojn, kaj samtempe ankaŭ al la novaj medicinaj teamoj, kiuj devas esti pligrandigitaj; ambaŭ flankoj bezonas sin fortigi per socia kapitalo.

 

    Inspirate de la politiko, pluraj grandaj entreprenoj de Ĉinio partoprenis en la entrepreno de aferoj pri la sano per socia kapitalo. Ĉinaj Resursoj prenas la vojon de per-aĉetada kununuiĝo, mem-konstruado aŭ plen-administrado de hospitaloj. De la pasintaj du jaroj, Ĉinaj Resursoj sin dediĉas ne nur al starigo de aferoj pri la sano pere de socia kapitalo kaj al la plenigo de mono al ŝtatposedataj hospitaloj, sed ankaŭ al entrepreno de medicino kaj kuracado per socia kapitalo kaj al plibonigo de la instituciaj mekanismoj de la hospitaloj,al kiuj mankas la viveco.

 


La nove konstruita Infana Hospitalo sub la Kunming-a Medicina Universitato  

 

    Aktuale, la de Ĉinaj Resursoj administrataj kaj funkciigataj hospitaloj estas la jenaj : la Kunming-a Infana Hospitalo kaj la hospitaloj de Wuhan, Kantono kaj Xuzhou, kaj ankaŭ 4 novaj hospitaloj estantaj en konstruado. Liu Ming, eksa respondeculo por la projekto de Ĉinaj Resursoj en Kantono en suda Ĉinio, opinias, ke bona projekto postulas 3 bazajn kondiĉojn: la unua estas, postule al la loka registaro, apliki la politikon pri la reformado en medicino kaj kuracado; la dua -- altiri investadon al hospitalo kun konkretaj postuloj; kaj la tria -- komprenigi la laborantojn de la hospitalo pri restrukturigo.

 

    La sistemo pri respondeco de prezidanto sub gvido de ĝenerala direktoro

 


En la ceremonio por malfermo de la Kunming-a Infana Hospitalo  

 

    En oktobro de 2011, Ĉinaj Resursoj aĉetis kontraŭ 700 milionoj da juanoj 66% da akciaro de la Kunming-a Infana Hospitalo starigita de la provinco Yunnan. Tio faris ĝin reprezentanto de la hospitalo akcia. 

 

    Ĉinaj Resursoj praktikas en la Kunming-a Infana hospitalo la "sistemon pri respondeco de prezidanto sub gvido de ĝenerala direktoro", t. e. la hospitalo estas administrata de la ĝenerala direktoro de Ĉinaj Resursoj, kaj la prezidanto de la hospitalo respondecas nur pri kvalito kaj servoj de medicina kuracado kaj aliaj koncernaj aferoj profesiaj.

 

    Zhang Haipeng funkciis dum unu jaro kiel la ĝenerala direktoro de la Kunming-a Infana Hospitalo, intertempe li ofte vizitis kune kun kuracistoj kaj flegistoj malsanajn infanojn kuracatajn en la hospitalo. Dum nelonga tempo li persone kolektis unua-manajn materialojn pri la sistemo por administradi la hospitalon, kaj kondukis sian teamon establi unikan tute novan administran sistemon por la hospitalo, ekz., administrado entrepreniza, proceziva, informiza, hoteliza kaj scienc-esploriza. Dank' al ĉi tiu administrada sistemo vaste aprobita en la hospitalo, ĝiaj laborantoj plen-energie laboras por realigi sian valoron, kaj ĝia efiko pli kaj pli altiĝas sekve de plibonigo de la sistemo de la hospitalo.

 

    Post unujara klopodado de Ĉinaj Resursoj en administrado de la Kunming-a Infana Hospitalo, la kvanto kaj kvalito de la kuracado en la hospitalo kreskis je 40%, kaj la enspezoj de ĝiaj laborantoj kreskis je 30%. Ankaŭ investo de Ĉinaj Resursoj al la reformado en san-aferoj akiris certan influon en la socio.

 

    Por daŭrigebla disvolviĝo de la hospitalo

 

    Aktuale, la socio havas du miskomprenojn pri la hospitaloj: la unua estas, ke la hospitaloj devas funkcii sen gajni monon kaj servi kiel cent-po-centaj unitoj por publikaj karitataj aferoj. La dua estas, ke la hospitaloj estas rigardataj kiel lokoj perlabori monon kun rapideco kaj perlabori malpuran monon. Fakte, la hospitaloj devas esti sanaj zonoj inter la du supremenciitaj lokoj.

 

    La ekonomio de Ĉinio estas nun en transiĝa periodo, intertempe la ŝtato kuraĝigas la sociajn kapitalojn por enptrepreni san-aferojn, tio ja estas unu el la rimedoj de la ekonomia reformo. La entreprenoj, kiuj sin dediĉas al la san-aferoj komprenas, ke la nuna investado estas destinita por la profito en la venontaj 10 aŭ eĉ 20 jaroj.

 

    La profito de sola hospitalo je kelkaj milionoj da juanoj aŭ kelkmil milionoj da juanoj ankoraŭ ne povas rekompenci al la kapitala investo de entrepreno je dek miliardoj da juanoj. Laŭ la antaŭtaksado de Ĉinaj Resursoj, la enspezo de ĝiaj investataj hospitaloj kreskas je ĉ. 20% ĉiujare. Tamen Ĉinaj Resursoj faras investon al hospitaloj ne por akiri baldaŭan revenon, sed por ke la hospitaloj eniru en justan cirkuladon por daŭrigebla disvolviĝo. Laŭ Zhang Haipeng, sen gajni monon, la hospitaloj eĉ ne povas vivteni siajn laborantojn, do ja por ne paroli pri iliaj reformado kaj evoluado. Kelkajn jarojn poste, la hospitaloj kia la Kunming-a Infana Hospitalo certe povos ellabori la investadon faritan de Ĉinaj Resursoj en la debuto kaj komencos profiti por plibonigi labor-kondiciojn de la kuracistoj kaj flegistoj kaj por plialtigi iliajn enspezojn.

 

    La grupo Ĉinaj Resursoj donas siajn mez- kaj longtempajn investojn al san-aferoj kaj uzas la stabilan revenon de la hospitaloj al ilia daŭrigebla disvolvo. Kompreneble, la stabila funkciado de la hospitaloj estas premiso de ĉio ĉi tio. Tiele, por Ĉinaj Resursoj la administrada sistemo de la hospitaloj kaj ilia medicina tekniko estas same gravaj.

 


Zhang Haipeng kun kuracistoj en la resaniĝa sekcio de la Kunming-a Infana Hospitalo

 

    Ĉinaj Resursoj, kiel medicina esploristo pri entrepreno de medicino kaj kuracado per socia kapitalo, provizas la reformadon de la ĉinaj san-aferoj per valoraj spertoj.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments