El Popola Ĉinio>头条新闻>

La malajzia armeo eble kaŝis ion pri la aviadilo MH370

| 2014-03-14
Bookmark and Share


La ambasadoro de Malajzio en Ĉinio kaj laborantoj de la Malajzia Aviada Kompanio komunikas kun familianoj de la pasaĝeroj en la aviadilo MH370. 

 

    La 13-a de marto estas jam la 6-a tago de post la malapero de la malajzia aviadilo MH370, sed la Malajzia Aviada Kompanio ĉiam publikigis malĝustan informon kaj malprecizan rezulton de la enketon. La malajzia ministro pri transporto respondis nenion, kiam oni esprimis suspekton.

 

    Laborantoj de la aviada kompanio diris, ke la malajzia armeo eble kaŝis ion pri la enketo. Poste, pri tio la malajzia armeo unuafoje anoncis, ke je la 2-a horo kaj 15 minutoj post kiam la aviadilo aperis je la 1-a horo kaj 30 minutoj ĉimatene, la armea radaro trovis aviadilon sen identeco, sed oni ne serĉos ĝin sekvante.

 

    La koncernaj ministerioj de Malajzio ne kapablas kune konigi informojn. Laŭ iu oficisto, en la sama tago kiam malaperis la flugilo, bone funkciis la radara sistemo de la malajzia aviado, sed ili ne ricevis signalon de MH370 post kiam ĝi estis netrovebla. Kompare, la radara sistemo de la armeo estas pli efektiva kaj povas kovri pli grandan areon, sed ili publikigis neniun informon pri tio. “Ili certe trovis ion, sed ne volas tion publikigi,” diris iu oficisto.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments