Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Protekto de kulturaj heredaĵoj dum urbanizo

| 2014-03-14
Bookmark and Share

de XU HAO

 


Feng Jicai intervjuata  

 

    "La problemo en urbanizo de Ĉinio estas, ke homoj ekster vilaĝoj senpacience volas evoluigi la vilaĝojn, dum la vilaĝanoj volas fuĝi, ĉar ili ne povas toleri la nunan vivkondiĉon, tial ni bezonas novan urbanizon," diris Feng Jicai, konstanta membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) kaj vicprezidanto de la Ĉina Federacio de Literatura kaj Arta Rondoj, dum intervjuo kun mediatoj en la Pekina Internacia Hotelo.

 

    Feng kredis, ke la urbanizo estas ĝusta politiko konforma al la tutmonda tendenco, tamen ĝi havas malsamajn normojn kaj kondiĉojn, kaj simpla eĉ naiva urbanizo malutilas al la protekto de kultura diverseco kaj heredaĵoj de Ĉinio. "Multaj niaj kulturaj heredaĵoj troviĝas en vilaĝoj, kaj tiuj vilaĝoj montras la situon de la kulturaj heredaĵoj. Se la vilaĝoj formoviĝus, la kulturaj heredaĵoj ne ekzistus." Feng daŭris, "Ni havas terkultivadon kun la historio de 5 mil jaroj. Dum la urbanizo ni devas sekvi nian propran vojon, konservi nian nacian tradicion kaj kulturan diversecon."

 

    Feng diris, ke tri problemoj estas solvendaj en la nova urbanizo. Unue, oni devas determini la kulturan karakterizaĵon de la loko, neniel movi aĵojn kun kultura karakterizaĵo kaj starigi normon pri protekto kaj riparo, kaj superrigardan sistemon. Due, oni devas doni modernan teknikon al vilaĝoj por faciligi la tiean vivon, ekzemple enkonduki akvo-provizadon, elektron, drenilon ktp. Trie, oni devas solvi problemojn rilatajn al la vivtenado de la vilaĝoj, ĉar kulturaj heredaĵoj povos estis bone protektataj, nur kiam la vilaĝanoj restos en siaj hejmlokoj. Feng emfazis: "La urbanizo ne povas esti simpla, kaj la formoviĝo de vilaĝoj perdigos la kulturan heredaĵon."

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments