El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio urĝas Pilipinojn fortreni ŝipojn ĉe Ren'ai-rifo

| 2014-03-14
Bookmark and Share


Parolas Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio  

 

    La 12an de marto Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio urĝas Pilipinojn ĉesigi ĉiujn provokojn, plenumi devontigojn, fortreni ŝipojn ĉe Ren'ai-rifo kaj efektivigi la Deklaron pri Kondutoj de Partioj en la Suda Ĉina Maro.

 

    En la 11a de marto la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Filipinoj anoncis, ke en la sama tago ĝi renkontiĝis kun la provizora aferŝarĝito de Ĉinio al Pilipinoj kaj protestis kontraŭ la "barado" de ŝipoj de la ĉina marborda gvardio, asertante, ke la aktiveco de Ĉinio estas "urĝa minaco", kaj Filipinoj jam urĝis Ĉinion haltigi malhelpon al la "deĵor-alterno kaj provizado" de Filipinoj.

 

    Qin Gang respondis tion en la gazetara konferenco. Li diris, ke Ĉinio multfoje prezentis la veron de la problemo de Ren'ai-rifo, kaj klarigis sian sintenon. Ĉifoje Filipinoj provis konstruadon sur la rifo, kaj la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio jam postulis seriozan traktadon kun la respondeculo de la ambasadorejo de Filipinoj al Ĉinio. "La nomata protesto de Pilipinoj estas senbaza kontraŭakuzo al Ĉinio. La klarigo de Pilipinoj distordas la fakton, malkovras la intencon de Pilipinoj kontraŭleĝe okupi la ĉinan teritorion de Ren'ai-rifo, kaj provokas konflikton en la Suda Ĉina Maro. Tio ankaŭ malkovras la konduton nekonsekvencan kaj nefidelan al paroloj de Filipinoj. Ĉinio urĝas Pilipinojn ĉesigi ĉiujn provokojn, plenumi devontigon, fortreni ŝipojn ĉe Ren'ai-rifo kaj per konkreta agado plenumi la Deklaron pri Kondutoj de Partioj en la Suda Ĉina Maro.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments