Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Li Keqiang renkontiĝis kun raportistoj

| 2014-03-14
Bookmark and Share


Atendo de ĉefministro Li Keqiang 

 


Li Keqiang eniras en la halon. 

 


Respondo de demando 

 


Demandas raportisto el Financa Epoko. 

 


Demandas raportisto el Popola Ĵurnalo.

 


Demandas raportisto el la novaĵ-agentejo Associated Press. 

 

    Matene de la 13a de marto en la Granda Popola Halo, Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun ĉinaj kaj eksterlandaj raportistoj kaj respondis iliajn demandojn post fermiĝo de la Dua Sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso.

 

    Raportistoj el 15 ĉinaj kaj alilandaj mediatoj faris demandojn. Li Keqiang respondis pri malapero de malajzia aviadilo, ĉinaj financo kaj ŝuldo, kontraŭkorupta batalo de la ĉina registaro, kresko de la ĉina ekonomio, registara malcentralizo en administrado, malrapidiĝo de ekonomia kresko, akcelo de ekonomia prosperiĝo en Hongkongo kaj Makao, rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, trarompo de la ĉina reformado en la nova jaro, bieno, regado de aeropoluado, komerco inter Ĉinio kaj Eŭropo, socia sekureco kpt.

 

    Rilate la malaperon de la malajzia aviadilo Li diris, ke la ĉina registaro lanĉis ampleksan urĝan savadon kaj serĉ-mekanismon, kaj nun ok ĉinaj ŝipoj atingis koncernatajn akvoareojn, kaj unu alia estas survoje; krome Ĉinio uzas dek satelitojn por kolekti informojn, ĉar oni ne volas flankenlasi ĉiujn dubojn. Ĉinio ne ĉesigos la serĉadon, se estos malgranda espero.

 

    Rilate la ĉina-usonajn rilatojn Li atentigis, ke la ĉina-usonaj rilatoj estas la rilatoj inter la plej granda evoluanta lando kaj la plej granda evoluinta lando. Pasintjare ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidanto Barack Obama renkontiĝis en bieno, Kalifornio, kaj venis en akordon pri starigo de novtipaj rilatoj inter grandaj potencoj, t.e. nekonflikto, reciproka profito kaj kuna gajno.

 

    Pri aeropoluado Li emfazis: "Ĉinio devas batali plu kontraŭ nebulo kaj aliaj poluadoj, kaj tio signifas militon kontraŭ nia malintensa maniero de vivo kaj produktado."

 

    Koncerne la kreskon de la ĉina ekonomio en 2014 Li diris, ke oni ne povas prognozi ĉu estos pli kompleksaj faktoroj ĉijare, kaj la plano fiksi la celon de la ekonomia kresko je 7.5% estas tute por akceli dungadon, plibonigi la popolan vivon kaj pliigi enspezojn de la civitanoj. La registaro zorgas pli multe pri la popola vivteno kaj dungado malantaŭ la ciferoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments