El Popola Ĉinio>头条新闻>

Poŝtmarkoj pri protekto de rajtoj kaj interesoj de konsumantoj

| 2014-03-17
Bookmark and Share


Poŝtmarkoj pri protekto de rajtoj kaj interesoj de konsumantoj  

 

    La 15an de marto la kompanio Ĉina Poŝto emisiis blokon konsistantan el du poŝtmarkoj kun nominala valoro de 2.4 juanoj por marki la validiĝon de la nove reviziita Leĝo pri Protekto de Rajtoj kaj Interesoj de Konsumantoj. La desegnaĵoj estas egaleco kaj justeco, protekto de rajtoj kaj interesoj.

 

    En la jaro 1983 la Internacia Organizo de Konsumantaraj Unioj difinis ke ĉiujare la 15a de marto estas la internacia tago de rajtoj kaj interesoj de la konsumantoj. La leĝo nove reviziita surbaze de disvolviĝo de la ĉina ekonomio plibonigas la artiklojn por protekti la rajtojn kaj interesojn de la konsumantoj rilate al novaj kazoj kaj demandoj en konsumado.

 

    La unua poŝtmarko reliefigas la protekton de rajtoj kaj interesoj de la konsumantoj laŭ leĝoj cele al starigo de harmonia kaj justa konsumomedio per du elementoj de la emblemo de la konsumantara asocio kaj pesilo. En la dua poŝtmarko troviĝas kvar signoj, t. e. vestado, manĝado, loĝado kaj veturado subtenataj de du manoj kun la signifo, ke la protekto de rajtoj kaj interesoj de la konsumantoj tuŝas ĉiujn flankojn. La simplaj kaj viglaj bildoj kun malmulte da koloroj estas dezajnitaj de He Hao el la Ĉina Akademio de Belartoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments