El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio sin detenis en la voĉdono far la Sekureca Konsilio de UN por la projekto rilata al Krimeo

| 2014-03-17
Bookmark and Share


Liu Jieyi (la dua de maldekstre de la unua vico), ĉina ambasadoro al UN, sin detenas en la voĉdonado.  

 


Du maljunulinoj en la voĉdono okazinta en la 16-a de marto 

 

    La 15-an de marto (laŭ la loka tempo) la Sekureca Konsilio de UN faris voĉdonon por la projekto rilata al Krimeo. Pro la malkonsento de Rusio, la Sekureca Konsilio de UN ne povis adopti la projekton prezentitan de Usono. La rezulto de tiutaga voĉdono estas 13 jesoj, 1 neo kaj 1 sindeteno.

 

    Vitaly Churkin, la rusa ambasadoro al UN, faris parolon antaŭ la voĉdono. Li klarigis la opinion de Rusio pri la afero kaj retrorigardis la historion de Krimeo. Li diris, ke la rusa flanko respektas la volon de la popolanoj de Krimeo.

 

    Liu Jieyi, la ĉina ambasadoro al UN, faris parolon post la voĉdono, ke Ĉinio ĉiam alvokas la internacian socion fari konkretan kontribuon kaj okazigi interparolojn por mildigi la konflikton de Ukraino. La nuntempa voĉdono pri la projekto okazigita de la Sekureca Konsilio de UN povas nur kaŭzi kontraŭecon de ĉiuj flankoj kaj pli kompleksigi la situacion, tio certe ne estas konforma al la komunaj interesoj de la ukraina popolo kaj nek al tiu de la internacia socio. Pro la menciita konsidero, Ĉinio povas nur sin deteni en la voĉdono pri la projekto.

 

    Laŭ konigo, la projekto antaŭjuĝis ke la publika voĉdono de Krimeo okazinta en la 16-a de marto estas "senefika" kaj "ne povas esti kiel la bazo por la ŝanĝiĝo de la nuna situacio de Krimeo".

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments