El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Lhasa-Xigaze-a Fervojo de Ĉinio estis finkonstruita

| 2014-03-18
Bookmark and Share


Laborantoj metas relojn ĉe la granda ponto n-ro 1 de la rivero Yaluzangbu.

 

    La 16-an de marto oni informiĝis de la komandejo por konstruado de la Lhasa-Xigaze-a Fervojo de Ĉinio, ke la fervojo, longiga linio de la Qinghai-Tibeta Fervojo, estis finkonstruita. Laŭplane ĝi oficiale funkcios en septembro de 2014.

 

    La Lhasa-Xigaze-a Fervojo estis ekkonstruita en la 26-a de septembro 2010. Ĝi havas longecon de 253 kilometroj, kaj laŭ la plano trajnoj veturos sur ĝi en rapideco de 120 kilometroj por horo. Post funkcio de la fervojo oni povos atingi Xigaze de Lhasa dum 2 horoj. La fervojo havas 13 staciojn, inter kiuj estas 5 grandaj stacioj por pasaĝeroj.

 

    Respondeculo de la komandejo por konstruado de la Lhasa-Xigaze-a Fervojo konigis, ke por protekti la medion, la rilataj unuoj, kiuj partoprenis en la konstruado de la fervojo, prenis plurajn rimedojn por garantii vivadon de herboj kaj arboj ĉe la fervojo. Por ne influi migradon de sovaĝaj bestoj ili starigis superterajn pasejojn por bestoj en ĉefaj sekcioj de la fervojo.

 

    Xigaze estas la dua granda urbo de Tibeto kaj la centro de politiko, religio kaj kulturo en sudokcidenta Tibeto en la historio. Dum la longa tempo en Xigaze estas nur aŭtovojoj. Tio serioze influis ekonomian disvolviĝon de la regiono. La funkcio de la fervojo radikale ŝanĝos la situacion ke la transportado en sudokcidenta Tibeto sin apogas sur aŭtovojojn, kaj grandege plibonigos la transportajn kondiĉojn de la regiono kaj ĝian medion por investado kaj por rapidigi disvolviĝon de la ekonomio kaj tiun de la socio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments