El Popola Ĉinio>头条新闻>

Starigo de reto pri loĝ-informoj antaŭ 2020

| 2014-03-18
Bookmark and Share


Konstruaĵoj de Shenzhen en nokto 

 

    La 16an de marto la ĉina registaro publikigis la Planon pri Novtipa Urbanizo (2014-2020) por kompletigi la sistemon de loĝado en urboj, starigi sistemon pri registrado de nemoveblaj posedaĵoj surbaze de bienaĵoj, efektivigi starigon de reto pri loĝ-informoj kaj puŝi inform-dividon inter malsamaj departementoj.

 

    Laŭ la plano la loĝ-sistemo kombinos merkatan distribuadon kaj registaran garantion por kontentigi la postulon de la konstanta loĝantaro pri loĝado en urboj.

 

    La plano ankaŭ proponas perfektigon de mekanismo por longdaŭre regi la bienaĵan merkaton, laŭleĝe reguligi merkatan ordon, plibonigi leĝ-sistemon kaj plifortigi superrigardon al la merkato.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments