El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Inaŭgurita la Internacia E-Arbaro en Zaozhuang de Ĉinio

| 2014-03-18
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de SUN MINGXIAO

 


 Honoraj gastoj senvualigas la ŝildon de la internacia E-arbaro. 

 


S-ro Wang Ruixiang en parolado  

 


Komuna foto de la partoprenantoj 

 


Dum plantado de arboj 

 


 S-ro Sasaki Teruhiro en plantado de arbo  

 


Komuna foto de junaj esperantistoj  

 

    En la 15-a de marto de 2014 okazis la inaŭgura ceremonio por la Internacia E-Arbaro en la urbo Zaozhuang de la provinco Shandong en orienta Ĉinio.

 

    En la ceremonio senvualigis la ŝildon de la Internacia E-Arbaro s-ro Hu Xiaolin, vicprezidanto de la Ĉina E-Ligo, s-ro Wang Ruixiang, prezidanto de la Komisiono pri Azia E-Movado, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Ĉina E-Ligo, s-ro Sasaki Teruhiro el Japanio, honora prezidanto de la Komisiono pri Azia E-Movado, kaj s-ino Meng Lin, prezidanto de la Zaozhuang-a E-Asocio. La inaŭguran ceremonion prezidis s-ro Semio, delegito de la Universala E-Asocio en Ĉinio kaj vicĝenerala sekretario de la Ĉina E-Ligo. Pli ol 50 esperantistoj el Ĉinio, Koreio kaj Francio ĉeestis la ceremonion.

 

    Post la ceremonio partoprenantoj plantis arbojn por memorigi la datrevenojn de la naskiĝtago de L. L. Zamenhof kaj forpasintajn esperantistojn.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments