El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La tria Tutmonda Ekzamentago

| 2014-03-18
Bookmark and Share

 

    La Ekzamena Komisiono de UEA kaj Edukado.net la 17an de majo 2014 la trian fojon okazigis Tutmondan Ekzamentagon. La ĉeforganizantino Katalin Kováts, laŭ la spertoj de la antaŭaj jaroj, antaŭvidas partoprenon de 25–30 urboj en dudeko da landoj.

 

    En tiuj ekzamenlokoj dise en la mondo, la saman tagon, en la sama horo, inter tre strikte priskribitaj kaj organizataj proceduroj oni malfermos la kovertojn de la testoj kaj komencis la ekzamenon. Por la okazo la hungara lingvocentro ITK sendis po du seriojn da testoj; unu por la lokoj de Eŭropo-Azio, kaj la alian por la nord- kaj sud-amerikaj landoj.

 

    En multaj lokoj ĝis nun la ekzamenoj havis altrangan protektanton, gravulon de la urbo, profesoron, direktoron de instituto aŭ ekzemple ĵurnalistojn, kiuj mem ricevis poŝte la testojn kaj portis ilin al la ekzamenlokoj kaj malfermis la ekzamenojn. En raportoj de lokaj kaj regionaj amaskomunikiloj aperis en ambaŭ jaroj tre pozitivaj artikoloj pri la seriozeco de la KER-ekzamenoj pri Esperanto, kiujn oni komparis al la landaj abiturientaj ekzamenoj.

 

    Krom la du celoj – montri la seriozecon de la lingvo kaj ties movado, kaj altigi la lingvonivelon – la ekzamenoj plenumis ankaŭ gravan lingvopolitikan funkcion, montrante al ALTE (Asocio de Lingvo-testistoj de Eŭropo) kaj al respondeculoj de la Konsilio de Eŭropo, kie oni akceptis la Esperanto-ekzamensistemon, ke jam pli ol 1400 personoj trapasis la ekzamenon, ke la Esperanto-movado ne estas aro de stranguloj, sed konsciaj personoj, konantaj kaj flegantaj sian lingvon.

 

(el la balta ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments